Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 octobre 2016 7 16 /10 /octobre /2016 12:33

16/10/2016

Foto: La muro estos 1 kilometron longe kaj kvar metrojn alta.@ PHILIPPE HUGUEN / AFP

La konstruado de vegetala « kontraŭ-entrudiĝa » muro, por malhelpi la migrantojn atingi la havenon de Kalezo, daŭris sabaton per almeto de cementaj platoj kvar metrojn altaj.

1 kilometron longa, 4 metrojn alta

La muro, kiu celas malinstigi la kaŝan migradon, tamen vegetaligita pro estetika kialo, devas stariĝi laŭ 1 kilometron longa kaj kvar metrojn alta, ambaŭflanke de la ĉirkaŭhavena vojo. Post unua fazo de konstruado de la fundamentoj, la unuaj cementaj platoj kvar metrojn altaj estis instalitaj, sabaton matene.   

Projekto financita de la britoj 

La konstruejo estis prigardita de CRS, kiuj blokadis la alirejon. Jean-Marc Puissesseau, prezidanto de la ordonanto SEPD, estis surloke, sed rifuzis liveri ĉiajn komentojn. « La konstruado daŭras konforme kun la planita kalendaro, kaj devas finiĝi antaŭ la jarfino », memorigis la porparolanto de la prefektejo de la Pas-de-Calais sabaton. La urbestrino LR de Kalezo, Natacha Bouchart, origine favora al tiu projekto financita de la Britoj ĝis 2,7 milionoj da eŭroj, estas nun kontraŭa, opiniante ke la muro « ne plu estas necesa », pro la planita malmuntado de la « ĝangalo ». Sed la prefektejo de Pas-de-Calais tamen efektivigis la projekton, nuligante la decidon de la urbestrino pri malpermeso, per propra juĝa aranĝo,.

Kvankam ĝi gravas simbole, la muro tamen nur plilongigos la ĉirkaŭ 30 kilometrojn da krado, superita tie kaj tie de pikdratoj, instalitaj de post la somero 2015 por protekti la havenon kaj la ĉirkaŭhavenan vojon.

VIDEOMalgraŭ la provo de malpermeso fare de la urbestrino de Kalezo, la prefektejo de Pas-de-Calais komencis la konstruadon de muro por blokadi la trapasadon de la migrantoj.

Financita de la Britoj, ĝis sumo de 2,7 milionoj da eŭroj, ĝi celas malebligi la migrantojn atingi Brition.

Hodiaŭ komenciĝis almeto de cementaj platoj, kvar metrojn altaj. Tiu muro plilongigas la tridek kilometrojn da krado, kelkfoje superitaj per pikdratoj, instalitaj depost 2015.

http://fr.euronews.com/2016/10/15/calais-la-construction-du-mur-se-poursuit

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }