
25/10/2016
Foto: Migrantoj el Eritreo saltas en akvon antaŭ sukuro de NRO. Emilio Morenatti/AP/SIPA
Krimoj kontraŭ Homaro estis plenumintaj en Eritreo de post 1991, kiam la lando akiris sendependecon, laŭ la dua raporto de la Enketa komisiono pri malobservadoj de homaj rajtoj en Eritreo, publikigita en Ĝenevo.
«Krimoj kontraŭ homaro, sklaveco, malliberigo, truditaj malaperoj, torturo, persekutoj, seksperforto kaj murdo»
Tiu Komisiono, fondita en 2014 fare de la "Konsilio pri Homaj rajtoj de UN" opinias, ke «krimoj kontraŭ homaro, sklaveco, malliberigo, truditaj malaperoj, torturo kaj aliaj nehumanaj agoj kiel persekutoj, seksperforto kaj murdo, estis plenumintaj en Eritreo de post 1991»
«Eritreo estas aŭtoritata Ŝtato. En tiu lando ne ekzistas sendependa jura potenco, nacia asembleo, demokratiaj institucioj (…), etoso de nepuniteco regas koncerne la krimojn kontraŭ Homaro», deklaris Mike Smith, prezidanto de la "Enketa komisiono".
«Senlimdata militservo, arbitraj malliberigoj, diskriminacioj bazitaj sur religio aŭ etno, seksperfortoj aŭ murdoj»
La raporto substrekas, ke «la Eritreanoj suferas pri senlimdata militservo, arbitraj malliberigoj, diskriminacioj bazitaj sur religio aŭ etno, seksperfortoj aŭ murdoj».
Konsekvenco, la Komisiono rekomendas, ke «la Konsilio pri sekureco submetu la aferon pri situacio de Eritreo antaŭ la prokuroro de internacia Punkortumo, por esploradi ĝin. Krome, la Komisiono petas de la membro-Ŝtatoj de UN, ke ĝi efektivigu siajn devigojn persekuti aŭ elpeladi individuon suspektatan pri internacia krimo, kiu ĉeestas sur ilia teritorio».
La unua raporto, ege kritikema, estis jam publikigita en 2015.
«Kutimaj kaj grandskalaj malobservoj de la homaj rajtoj, kiuj instigas milojn da loĝantoj fuĝi la landon ĉiumonate»
En tiu unua raporto, la Komisiono denuncis «la kutimajn kaj grandskalajn malobservojn» de la homaj rajtoj fare de la Eritrea registaro, kiuj instigas milojn da loĝantoj fuĝi la landon ĉiumonate.
«Krimoj kontraŭ homaro» La mandato de la Komisiono estis plilongigita de unu jaro por enketi ĉi-foje pri «krimoj kontraŭ homaro».
Eritreo estas malgranda fermita lando en la Afrika korno, kiu akiris sian sendependecon en 1991, post tridekjara milito kontraŭ Etiopio. De 1993, la lando estas aŭtokrate estrita de la reĝimo de Issaias Afeworki.
La Eritreanoj, kiuj amase fuĝas la reĝimon, rifuĝas en Eŭropo, ĉefe en Svedio, Germanio, Svislando kaj Nederlando.
