Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 octobre 2016 5 14 /10 /octobre /2016 14:09

14/10/2016

Per la elekto de la usonano Bob Dylan, la Sveda akademio frakasis ĉiujn literaturajn referencojn. Ĉi-ĵaŭdon 13an de oktobro kaj por la unua fojo en la jarcenta historio de la Nobel-premio pri literaturo, kantisto gajnis la plej altan distingon pri literaturo « ĉar li kreis kadre de la granda tradicio de la usona muziko, novajn manierojn poezie esprimiĝi » 

Huraoj aŭdiĝis en la majesta salono de la Borso de Stokholmo, ĉi-ĵaŭdon 13an de oktobro. Ĉi-foje, ĉiuj konis parkere la laŭreaton de la prestiĝa Nobel-premio pri literaturo.

Bob Dylan samnivela ol Toni Morrison   

Hisante la parolojn de la kanzonoj de Bob Dylan samnivele ol la tekstoj de Toni Morison, la pasinta Usonanino, kiu ricevis la Nobel-premion pri literaturo en 1993, la Sveda akademio estigis revolucieton. « Bob Dylan skribas poezion por la oreloj, kiu devas esti deklamita. Ankaŭ la praaj Grekoj, Sapfo, Homero, skribis poezion legindan, prefere kun muzikinstrumentoj », deklaris Sara Danius, el la Sveda akademio, pravigante la decidon de la komitataj membroj.

Salman Ruŝdi, unu el la grandaj favoratoj de la premio, gratulis en Tvitero « bonegan elekton » kvalifante Bob Dylan kiel « brilan heredanton de la barda tradicio ». Aliaj esprimis perplekson pri la aŭdaca elekto de la Akademio. Tamen, kritikante la konfuziĝon de ĝenroj, oni riskas maltrafi la historian dimension de tiu decido. Kun Bob Dylan, ne nur la muzikriĉeco de la vortoj, sed ĉefe la vortoj ĉirkaŭitaj kaj impregnitaj per muziko, eniras en la kriteriojn de la Nobel-premio pri literaturo.   

Simbolo de folklora kaj engaĝita muziko

(Foto: Joan Baez kantas dum manifestacio kontraŭ la Vjetnama milito en Trafalgar Square, Londono, majo 1965)

Naskiĝinta kun la nomo Robert Allen Zimmermann, la 24an de majo 1941 en Duluth, Minesoto, liaj geavoj estis judoj originaj de Orienta Eŭropo, kiuj  fuĝis kontraŭjudismajn pogromojn. Li unue enskribiĝis ĉe la kursoj pri arto de la universitato de Minesoto antaŭ ol transloĝiĝi en 1961 al Novjorko por kuniĝi kun la eksperimentaj medioj de Greenwich Village. Li tiam engaĝiĝis en la aventuron de la Beat Generation kun la artista nomo Bob Dylan.

Hodiaŭ, Dylan plene reprezentas la tipon de usona kantisto. Li fariĝis la simbolo de folklora muziko, populara kaj engaĝita de la jaroj 1960 kaj 1970, epoko markita de la milito en Vjetnamio, la civitaj movadoj kaj la kontraŭkulturo. Dylan verkis, komponis kaj kantis verajn kontraŭmilitajn himnojn kaj kanzonojn, plu vivantaj kaj viglaj hodiaŭ en la okcidenta kulturo: Blowin’ in the Wind, Like a Rolling Stone, Mr. Tambourine Man, Forever Young, Knockin’ on Heaven’s Door.

Bob Dylan, de Victor Hugo ĝis la Beat Generation 

(Foto: Allen Ginsberg kaj Bob Dylan)

Per sia neatendita elekto, la komitato de la Nobel-premio substrekas la literaturan dimension de la poeto-kantisto, admiranto de Arthur Rimbaud kaj Bertolt Brecht, sed ankaŭ de Victor Hugo, kies verkon "Notre-Dame de Paris" li legis kaj admiris. Li eĉ omaĝis la francan verkiston sub la formo de « ĝibulo », kiu fantomas sian kanzonon Desolation Row (1965). 

Kaj kompreneble, la kantisto estis ege influita de la verkistoj de la fama  Beat Generation, kiel Allen Ginsberg, kiu fariĝis famulo. Generacio, kiu spertas nun fortan plivalorigon en la arta medio. Ekzemple, la filmo realigita de Walter Salles, On the road, filmo inspirita de la kulta libro de Jack Kerouac. Ankaŭ Inside Llewyn Davis de la reĝisoroj Joel kaj Ethan Coen, kiuj diskonigas la « malvenkintojn », kiuj antaŭpreparis la terenon por famuloj kiel Bob Dylan, sen profiti de tio. 

http://www.rfi.fr/culture/20161013-bob-dylan-prix-nobel-litterature-2016-musique-poesie 

https://www.youtube.com/watch?v=NE1OQYs4omI 

https://www.youtube.com/watch?v=exm7FN-t3PY

« Vi, la militaj mastroj,

Kiuj fabrikas ĉiujn ĉi armilojn,

Konstruas aviadilojn de morto,

Kaj kaŝiĝas malantaŭ la muroj,

Ŝirmitaj malantaŭ viaj skribotabloj…

Mi kredas, ke vi ekkonciiĝos ,

Kiam la horo de via morto alvenos,

Ke ĉiu ĉi mono, kion vi amasigis

Neniam senpekigos vian animon...

Mi esperas, ke vi forpasos,

Kaj ke via morto estas baldaŭa.

Mi sekvos vian ĉerkoveturilon

En la paleco de la tago,

Kaj mi rigardos, kiam oni malsuprenigos vin

Sur via lito de morto.

Mi stariĝos super via tombo,

Ĝis kiam mi estos certa, ke vi ja mortis. »      

Bob Dylan, Masters of War, 1963

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }