Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 octobre 2016 6 15 /10 /octobre /2016 13:02

15/10/2016

Foto: Mobilizado kontraŭ la CETA kaj TAFTA la 12an de oktobro en Berlino, Germanio.  JOHN MACDOUGALL / AFP

« Mi baldaŭ diros al la ministro pri Fremdaj aferoj, ke la Parlamento reesploradis la precizigan deklaracion de tiu traktato. Ĝi ne alportas sufiĉajn garantiojn. Ni do rifuzas al li plenpotencon: Belgio ne subskribos tiun traktaton la 27an de oktobro. »

Tiuj diroj, raportitaj de la ĵurnalo Le Soir, estas tiuj de Paul Magnette, ministro-prezidento de Valonio, unu el la tri regionoj de tiu federala Ŝtato, kies Parlamento sin deklaris ĉi-14an de oktobro kontraŭ la CETA, la ekonomia kaj komerca traktato inter Eŭropa Unio kaj Kanado.    

En tiu raporto, la obstakloj rezultas el « kutima lukto inter dekstro kaj maldekstro », eksplikas la ĵurnalo.

« La partioj, kiuj kontraŭstaras tiun traktaton timas ekzemple pri la estonteco de la malgrandaj entreprenoj fronte al la multnaciaj firmaoj venintaj de Kanado, pri la enspezoj de la agrikulturistoj, pri la protekto de la publikaj servoj aŭ la daŭrigado de la sanitaraj kaj naturmediaj normoj en Eŭropo, kaj pri la arbitracio de la komercaj konfliktoj, kiuj ne submetiĝos al civilaj tribunaloj. En la fono de tiu kontestado, estas la TTIP, simila traktato, nun en diskutado inter Eŭropa Unio kaj Usono. Laŭ la centra-maldekstraj partioj, tiu akordo estas la absoluta malbono, kaj la CETA ties troja ĉevalo.       

Pro tiu sama divido inter dekstro kaj maldekstro, la flandra regiono, pliparte dekstra, sin deklaris favora al la CETA, male al Valonio, pli maldekstra politike.    

neniammilitointerni - dans Aktualaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }