
13/10/2016
Ĉu vi scias, ke ĉiu sekundo junulino malpli ol 18-jaraĝa estas trude edzinigitaj en la mondo? Nur en 2016, tio atingos la nombron de dek kvin milionoj da knabinoj.
La statistikoj konsternas: de nun ĝis la jaro 2030, la nombro de knabinoj edzinigitaj sen ilia konsento, kiu atingas nun 700 milionojn, superos 950 milionojn, laŭ Unuiĝintaj Nacioj.
Tio ja meritis internacian atentigan tagon. La "5-a tago de la knabinoj" ĵus okazis la 11-an de oktobro.
« Por ĉiuj knabinoj de la mondo »
Destinita al trudita edziniĝo, Radha Rani sukcesis eskapi sian hejmon, kiam ŝi estis 14-jara. Tiu juna Bangladeŝanino nun batalas « por ĉiuj knabinoj de la mondo ».
Invitita en Parizo por liveri sian atestadon, ŝi fariĝis la porparolantino de la NRO Plan International.
La junulino memorigas, ke trudita edziniĝo estigas ne nur seksperforton kaj maldecajn traktadojn, sed ĝenerale havas kiel konsekvencon, rezignacion pri ĉia persona ambicio.
Senfina kontraŭdiro: sen edukado, la junulinoj ne povas finance helpi sian familion, kiu tiam pro tio decidiĝas edzinigi ilin sen ilia konsento. Kaj tio, generacio post generacio.
En la kampejoj por rifuĝintoj
La historio de Sahar (kaŝnomo) estas duoble malĝoja. Deveninta el Sirio, ŝi fuĝis la militon kun siaj gepatroj por rifuĝi en Libano. Tie, ŝia patro finfine decidis edzinigi ŝin, pro ekonomiaj kialoj, ŝi eksplikas. Ŝi estas nun 14-jara kaj estas jam graveda. Sahar bedaŭrinde ne estas la sola, kiu suferas pri tio. Laŭ "Save the Children", en 2013, unu knabino en kvar (aĝaj de 15 ĝis 17 jaroj) estas trude edzinigitaj.
Egaj progresoj plenumendaj
El 144 landoj, jen la dek landoj, en kiuj egaj progresoj restas plenumendaj: Niĝero, Ĉado, Centrafrika Respubliko, Malio, Somalio, Siera- Leono, Malavio, Gvineo, Niĝerio, laŭ la internacia klasado de Save the Children (en la angla, paĝoj 24 kaj 25)
Antaŭnelonge, Euronews ankaŭ menciis Nepalon, kie truditaj geedziĝoj de la infanoj plu ekzistas en la kutimoj. Jen ekzemplo inter multaj aliaj, kie ŝanĝoj eblas.
http://fr.euronews.com/2016/10/11/le-combat-sans-fin-contre-les-mariages-forces
https://www.youtube.com/watch?v=XnsQbyt8Qt4
https://www.youtube.com/watch?v=b7lFE2oz6us