Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

10 octobre 2016 1 10 /10 /octobre /2016 10:07
Aktivuloj kontraŭ la mortopuno en Ĝakarto, la 28an de aprilo 2015. Foto Achmad Ibrahim. AP

10/10/2016

Dudeko da landoj en la mondo uzadis mortopunon pasintjare pro krimoj ligitaj al terorismo. Metodo « tute ne malinstiga », laŭ "Internacia Amnestio", kiu publikigas sian jaran raporton.

Antaŭ tridek kvin jaroj, la 9an de oktobro 1981, Francio promulgis la leĝon abolante mortopunon. De tiam, 110 Ŝtatoj abolis ĝin, kaj 30 aliaj ne plu praktikas ĝin de dek jaroj, efektivigante ian moratorion.

Laŭ "Internacia Amnestio", kiu publikigas hodiaŭ sian jaran raporton titolitan « Stop the cycle of violence », 95% el la mortokondamnoj okazas en kvin landoj: Sauda Arabio, Ĉinio, Usono (3 000 malliberuloj atendas en la mortokoridoro), Irano kaj Pakistano.

Se la tutmonda situacio konstatita tendencas al abolo, la nuna terorisma minaco malakcelas ĝin. Eĉ inversigas ĝin en kelkaj landoj. Dudeko da landoj fakte uzadas la mortopunon « en maltaŭga lukto kontraŭ la terorismo », asertas la organizaĵo: Alĝerio, Barejno, Kameruno, Ĉado, Ĉinio, Demokratia Respubliko Kongo, Egiptio, Barato, Irano, Jordanio, Kuvajto, Libano, Pakistano, Sauda Arabio, Somalio, Sudano, Tunizio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Usono.

« Notinde », tiu kresko « malkaŝas la eraran obstinecon de la aŭtoritatoj : neniu pruvo ekzistas, ke mortopuno havas pli da efiko kontraŭ la perforta krimeco, ol aliaj punoj », asertas James Lynch, ŝarĝita pri Tutmondaj temoj ene de "Amnestio".

Laŭ Raphaël Chenuil-Hazan, direktoro de la asocio « kunkune kontraŭ la mortopuno », « la terorisma minaco estas uzata kiel trompa argumento, por ekzekuti aŭ mortokondamni, interalie en Afriko kaj en Mezoriento ».

En Kameruno, la mortopuno restarigita en 2004 en kontraŭterorisma leĝo, nek bremsis la kreskon de la ĝihadisma grupo Boko Haram, nek reduktis la nombron de atencoj. Male, januaro 2016 estis la plej mortiga kun naŭ memmortigaj atencoj, kaj pli ol 60 viktimoj.

 

Ne fari de ili « martirojn »

Poste, tiu puno povus eĉ produkti alian damaĝan efikon, t.e fari « martirojn » el la ekzekutitoj.

En kelkaj landoj, la temo plu estigas debaton, aŭ aktualiĝas post grava politika evento.

En Turkio, ekzemple, post la fiaskita puĉo kontraŭ li, la prezidento Recep Tayyip Erdoğan siaflanke elvokis ĝian restarigon « se la popolo volas ĝin »

En Eŭropo, nur Beloruso plu aplikas ĝin. Antaŭnelonge, Francio aliparte petis de la aŭtoritatoj de tiu lando « iniciati moratorion pri mortopuno, kiel unua etapo al abolo ».

(…)

MORTOPUNO EN LA MONDO (Interaktiva mapo en la franca lingvo)

MAPKLARIGO

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }