/image%2F0553642%2F20160910%2Fob_5fcf31_malliberejo.jpg)
10/09/2016
Laŭ ties organizantoj, tio estas la « plej grava striko en malliberejo, el la tuta usona karcera historio ». Ĉi-vendredon, la malliberuloj enkarcerigitaj en 24 Ŝtatoj ĉesigis sian devigan laboron. Alvoke de "Komitato de enkarcerigitaj laboristoj" (Incarcerated Workers Organizing Committee, Iwoc), ili protestis kontraŭ la tre malaltaj salajroj.
Pro ilia statuso, la usonaj malliberuloj fakte ne estas submetitaj al la laborleĝoj en Usono, kaj la salajro kiun ili ricevas, estas tre malalta.
La retpaĝaro Quartz raportas, ke malliberulo gajnas inter 0,12 kaj 0,40 dolaroj hore – laŭ la Ŝtatoj. En kelkaj kazoj, kiel en Teksaso, ili eĉ nenion ricevas.
Denunci « modernan sklavecon »
Dum preskaŭ 900 000 personoj estas nun enkarcerigitaj en Usono, kaj ke la punlaboroj estas devigataj en plimultego el la malliberejoj, "Iwoc" postulas do « finon de ia moderna sklaveco »
Kvankam la plimulto el ili plenumas laboron pri bontenado kaj aranĝo en la malliberejoj, 80 000 enkarcerigitoj laboras ekstere, pere de kontraktoj inter la registaro kaj privataj entreprenoj.
La punadministrado, siaflanke, rifuzas paroli pri salajraj altigoj: ĝiaj reprezentantoj asertas, ke ĝi ne havas monrimedon. La strikantoj ne konsentas kun tiuj pravigoj.
45 jarojn post la ribelo de Attica
« Nenio malhelpas la dungintojn, pagi la malliberulojn per deca salajro, sed estas klare, ke tio estas malfacila batalo. Sklaveco ne ĉesis pro la fakto, ke la proprietuloj de sklavoj estis tuŝataj de la dia lumo », konfirmas Paul Wright, specialigita advokato pri la rajtoj de la malliberuloj.
Tiu striko do estas okazo diskonigi tiun aferon. La usonaj malliberuloj organizis tiun agadtagon 45 jarojn post la ribelo en la malliberejo de Attica.
Tiam, la malliberuloj akiris plibonigon de siaj kondiĉoj de enkarcerigo… je la prezo de ribelo.