05/09/2016
En Unuiĝinta Reĝlando, aktivuloj manifestaciis la 2an de septembro antaŭ la oficejo de la ministro pri Internaj aferoj, Amber Rudd. La aktivuloj denuncas la situacion de la infanoj de rifuĝintoj kaj migrantaj neplenaĝuloj en la Kaleza « ĝangalo » en Francio. Preskaŭ 400 el tiuj infanoj rajtas atingi Unuiĝintan Reĝlandon sed plu estas blokataj ĉe la landlimo.
Por memorigi la morton de Aylan Kurdi, tiu juna Siriano 3-jaraĝa trovita mortinta sur turka plaĝo, la aktivuloj de Citizen UK deziris prezenti al la ministro pri Internaj aferoj leteron listigante la nomojn de 387 infanoj, kiuj nun vivas solaj en la Kaleza « ĝangalo », kaj kiuj povus esti delokitaj al Unuiĝinta Reĝlando.
Inter tiuj infanoj, preskaŭ duono el ili povus profiti familian grupigon. La aliaj estis identigitaj kiel vundeblaj personoj, statuso kio certigas al ili rajton peti politikan azilon en Unuiĝinta Reĝlando.
La infanoj, unuaj viktimoj de la milito
Laŭ George Gabriel, unu el la organizantoj, kaj membro de la kolektivo "Citizen UK", Unuiĝinta Reĝlando ne plu povas ignori tiujn infanojn, kiuj estas viktimoj de la milito. « La angla kaj franca registaroj devus laŭleĝe helpi tiujn infanojn retrovi siajn familiojn en Unuiĝinta Reĝlando, li eksplikas. Ili tamen estas devigataj riski sian vivon en kamionoj por provi transpasi la Manikon. Ni vere esperas, ke dank’ al nia agado, la aŭtoritatoj prenos taŭgajn aranĝojn.»
« Neniu havas intereson lasi tiuj infanojn ĉi-flanke de la Maniko en kota kampejo kun miloj da adoltoj, daŭrigas la aktivulo. Per sufiĉe da volo, la politikuloj povus elirigi ĉiujn infanojn de Kalezo en la daŭro de nur unu monato ».
Laŭ "Citizen UK", inter la 7000 migrantoj, kiuj nun vivas en la Kaleza « ĝangalo », 800 estas neakompanataj infanoj.
« Ĉu estas danĝere vivi ĉi tie?
Jes estas danĝere. Ĉar ĉiam estas problemo…
La polico, la plorigaj gasoj, ĉio ĉi… »
MUSA, 10-JARAĜA
SIRIA RIFUĜINTO
DEZIRAS ATINGI UNUIĜINTAN REĜLANDON
KAJ KUNIĜI KUN SIA KUZO
« Sirio, estas grava problemo.
Francio ne plaĉas al ni. »
HAMAR 10-JARAĜA
SIRIA RIFUĜINTO
DEZIRAS ATINGI UNUIĜINTAN REĜLANDON
KAJ KUNIĜI KUN SIA PATRINO
MUSA KAJ HAMAR ESTAS
EL TIUJ 300 INFANOJ
SEN IDENTECO…
…KIUJ VIVAS SOLAJ
EN LA KALEZA ĜANGALO
ILI FORLASIS SOLAJ
SIAN LANDON…
…EN LA ESPERO
PRI PLI BONA VIVO
« Mi provis pergajni mian vivon, sed ne sukcesis. »
« La polico intervenas kaj malhelpas tion. »
« Ĉiuj infanoj rajtas edukadon, kaj tio estas forgesita. Oni ignoras iliajn rajtojn. Oni ofendmokas ilin. Kaj tio, laŭleĝe. »
ELTURNIĜANTAJ PER SI MEM
DE KELKAFOJE ANTAŬ JARO…
…ILI MALMULTE DORMAS
KAJ MALBONE MANĜAS
MALGRAŬ LA HELPO
DE VOLONTULOJ
ILI RIFUZAS ENIRI
EN AKCEPTEJOJN
« Estas lacega vidi tion, kion oni trudas al ili en ilia vivo, kaj tamen, kiam ili vidas nin, ili estas feliĉaj, ili ridetas, ili scias, ke ili spertos normalan infanecan momenton en klasĉambro, kun instruistino, kiu donacas al ili sekurecan kaj fidindan ĉirkaŭaĵon. Kaj tio estas detruita. »
LA « ORFOJ » DE LA JUNGALO
BEZONAS URĜAN FLEGADON
ILI ATENDAS
ELPELADON
SED NUN
ILI PLU REVAS
PRI UNUIĜINTA REĜLANDO