Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 septembre 2016 4 08 /09 /septembre /2016 09:16
Migranta infano vojaĝas kun sia familio proksime de la greka-makedonia landlimo. REUTERS/Yannis Behrakis
Migranta infano vojaĝas kun sia familio proksime de la greka-makedonia landlimo. REUTERS/Yannis Behrakis

08/09/2016

La migrad-krizo en Eŭropo kaj en la mondo estos kore de la estontaj diskutoj de la Ĝenerala asembleo de UN, kiu okazos en Novjorko inter la venonta 20a kaj 27a de septembro. Ĉi-okaze, UNICEF, "Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj por Urĝa Helpo al Infanoj", publikigas novan raporton, kiu montras ke la infanoj estas la unuaj viktimoj de tiu krizo. Ili reprezentas preskaŭ duonon el la rifuĝintoj en la mondo.

Kvindek milionoj da infanoj tra la mondo vivas hodiaŭ kiel «delokitoj» laŭ UN, elŝiritaj el iliaj naskiĝlokoj fare de militoj, perfortoj kaj persekutoj, kaj ankaŭ de malriĉego.

La cifero estas « singarda » taksado laŭ UNICEF, kiu eksplikas, ke la realeco estas sendube eĉ pli ŝoka. Fine de 2015, 31 milionoj da infanoj estis konsiderataj kiel rifuĝintoj, kaj 17 milionoj kiel delokitoj en propra lando.

Preskaŭ unu infano en du devenas de Sirio aŭ Afganio

Preskaŭ duono el la infanoj sub protektado de UN devenas de du landoj: SirioAfganio. Plej ofte, tiuj tre junaj adoleskantoj alvenas sen legitimiloj kaj sen jura statuso. Ili pro tio, estas aparte vundeblaj, submetitaj al arbitraj arestadoj, kaj al ĉiaj ekscesoj.

Dum la migrad-krizo estos kore de la granda jara kunsido de la ŝtatĉefoj en Novjorko, kiu okazos ekde la 20a de septembro, UNICEF esperas klarajn engaĝiĝojn pri protektado de la migrantaj infanoj, kontraŭ dispartigo de la familioj, kaj favore al alireblo al edukado kaj medicinaj servoj.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }