Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 septembre 2016 7 25 /09 /septembre /2016 12:04
Ugando : la Geja Fiero disigita de la polico

25/09/2016

En Ugando, la kvina "Geja Fiero" ne okazis. Malgraŭ kvar sukcesaj eventoj tiujn lastajn jarojn, sabaton 24an de septembro, la GLATAa komunumo estis malhelpata festadi. Ĉar evento en aŭgusto estis draste subpremita de la polico en Kampalo, la organizantoj decidis aranĝi senparadan eventon. Sed intertumentado okazis inter la busoj de partoprenantoj kaj la polico. Alveninta en Entebbe, ĉe la loko antaŭvidita de la kolektiĝo, la polico delokis ilin. La komunumo do ŝanĝis la lokon por festi.

Sur la bordoj de la Viktoria Lago, la GLATAa komunumo trovis lokon por celebri sian "Gejan Fieron". Sed rapidege, la polico alvenis. « Foriru! » ekkriis la policistoj.

Ĉar ili trenas sin, la polico faras premon. « Antaŭeniru, antaŭeniru! »

La grupo de preskaŭ cent kunigitaj personoj estis truditaj enbusiĝi kaj foriri. Sen klarigo.

Kaŝa Nabagesera estas gvidantino de la movado. Ŝi rifuzis foriri. « Mi estas iom konsternita, ĉar nia celebrado estis interrompita de la polico. Ni ne konas la kialon. Tio estas publika placo, kie homoj venas ĉiujn semajnfinojn. Do, mi deziras klarigojn. Sur kiu bazo ni devus foriri? Ŝi indignas. Ni estas ugandanoj, kaj ĉi tie por celebradi la "Gejan Fieron". Ni estas ĉi tie kiel familio, kiel klano. Ni estas en Ugando, mi ne bezonas permesilon por frekventi la plaĝon. Kial ni bezonus ĝin hodiaŭ? Kaj tiun klarigon mi bezonas akiri de tiuj oficiroj: Kial mi bezonus permesilon por naĝi, trinki bieron, danci, festi kaj surhavi la vestojn, kiujn mi deziras? Ni malobservas neniun leĝon.»

La aliaj membroj, timigitaj, foriris sen diskuti. Ĉi tie, la samseksemuloj riskas malliberejon. Sed survoje, la busoj haltas. Tiam kolerkrioj esprimiĝas. Interalie, de kelkaj rifuĝintoj de la regiono. « Mi estas konga Glata rifuĝinto, mi estas aktivulo, feira esti kiel mi estas, ekdiras viro. Mi forlasis mian landon pro diskriminacio, stigmatizado. Hodiaŭ, mi ŝatus vivi kiel mi estas. »

Tiu "Geja fiero" estis, malgraŭ la klopodoj de la organizantoj, ja efemera.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }