29/09/2016
Preskaŭ 32 000 personoj estis arestitaj en Turkio post la fiaskita puĉo de la 15a de julio. Tio estas la oficiala bilanco, kion ĵus anoncis la turka ministro pri justico. Entute 70 000 personoj estis persekutitaj, el kiuj plimulto da funkciuloj, kiuj estis tuj maldungitaj.
Sed kiamaniere la turka justico elturniĝos por juĝi ĉiujn ĉi suspektitojn? Pridemandita, la ministro restis neklara dum televida intervjuo ĉi-merkredon.
Bekir Bozdag, la turka ministro pri justico deklaris: « Kompreneble, la procezo daŭras. Eble, aliaj arestadoj okazos, sed ankaŭ plenaj liberigoj, aŭ sub jura kontrolo, kadre de la pruvoj kaj informoj kolektitaj dum la enketo ».
Plejparte el la arestitaj personoj estas suspektitaj pri ligiloj kun la eks-predikanto Fethullah Gülen.
Laŭ Ankaro, Gülen estas la instiganto de la puĉo. Ekzilita en Usono, la deklarita malamiko de la turka prezidento estas objekto de ekstradicia peto.
Usono ŝajne respondos post kelkaj tagoj, precizigis la turka ministro pri justico.