Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 septembre 2016 5 16 /09 /septembre /2016 16:03
Siriaj rifuĝintoj apud la jordania landlimo, la 10an de septembro 2015.REUTERS/Muhammad Hamed
Siriaj rifuĝintoj apud la jordania landlimo, la 10an de septembro 2015.REUTERS/Muhammad Hamed

16/09/2016

Kvankam la militpaŭzo estas ĝenerale respektata, la humanitara krizo plu daŭras. Sude de la lando ekzemple, apud la jordania landlimo, ĉirkaŭ 75 000 siriaj rifuĝintoj estas proprasence malliberigitaj de la dezerto.

La organizaĵo pri defendo de la homaj rajtoj "Internacia Amnestio" alarmas pri la katastrofa situacio travivita de tiuj dekoj da miloj da sirianoj ĉe la jordania landlimo. Jordanio – kiu jam akceptas centojn da miloj da rifuĝintoj sur sia teritorio – ne malfermas al ili sian pordon.

« La jordaniaj aŭtoritatoj devus malfermi tiun landlimon. Tio estas devigo trudita al ili fare de la internacia juro », eksplikas Jean-François Dubost, respondeculo pri la programo « protektado de la loĝantaroj » ĉe "Amnestio". Li memorigas, ke Jordanio jam akceptas nun 650 000 siriajn rifuĝintojn kaj do « bezonas internacian helpon », alarmas la aktivulo.

Eksterordinara pintkunveno en Novjorko

Pri tiu temo, eksterordinara pintkunveno pri la rifuĝintoj okazos en Novjorko la 19an de septembro. Tiu evento « ne okazis de pluraj jaroj, substrekas Jean-François Dubost. Tiu pintkunveno temas pri protektado de la rifuĝintoj, kaj solidareco kun la landoj, kiuj akceptas grandan nombron da ili ». Kaj ĝuste, li mencias la ekzemplon de ĉi tiu migrada krizo ĉe la Jordania landlimo.

La demando estas nun « ĉu la internacia komunumo sukcesos aŭdigi sin por helpi Jordanion, ke ĝi ŝarĝu sin pri kelkaj el tiuj rifuĝintoj, kaj ĉu estas necese premi la jordaniajn aŭtoritatojn, ke ili malfermu siajn landlimojn ».

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }