Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 septembre 2016 3 28 /09 /septembre /2016 19:35
Saudaj virinoj en Rijado, la 8an de februaro 2016.  PHOTO/ FAISAL AL NASSER / REUTERS
Saudaj virinoj en Rijado, la 8an de februaro 2016. PHOTO/ FAISAL AL NASSER / REUTERS

28/09/2016

Vasta kampanjo alvokanta al defalo de la sistemo de kuratoreco de la viroj, spertas viglan sukceson en Sauda Arabio. La virinoj ne plu volas esti konsiderataj kiel dumvivaj neplenkreskulinoj.

Sen la antaŭkonsento de ilia kuratoro, la saudaj virinoj ne povas vojaĝi eksterlanden, studadi, konduki veturilon, eĉ flegi sin. Kiu ajn estas ilia socia klaso, ili ĉiam devas submetiĝi al la kuratoreco de sia patro, frato, edzo aŭ filo.

Pluraj miloj inter ili decidis postuli pli da libereco. « Pli ol 14 000 personoj subskribis peticion adresitan al la reĝo Salmane, lundon 26an de septembro, alvokante defalon de la sistemo de kuratoreco en la reĝlando », skribas The Middle East Eye.

Alarma raporto

La internacia organizaĵo pri homaj rajtoj Human Rights Watch jam publikigis la 16an de julio alarman raporton pri la situacio de la virinoj en tiu Golfa lando « submetitaj al la kuratoreco de la viroj ». La raporto konsideras tiun sistemon, kiel « la plej gravan obstaklon al la efektivigo de la rajtoj de la civitaninoj. »

La raporto citis la atestojn de pluraj saudaj virinoj submetitaj al gravaj devigoj, kaj truditaj « vivi en fakoj antaŭviditaj por ili, fare de iliaj patroj aŭ edzoj ». Jen atesto inter aliaj:

« La sistemo de kuratoreco daŭre estas koŝmaro. Mi ne volas edziniĝi, kaj mi ne volas, ke fremdulo kontrolu min… Finfine, tio estas sklaveco. »

Mi estas mia propra kuratoro

Post la publikigo de tiu raporto, pluraj aktivulinoj lanĉis kampanjon en la sociaj retoj. Kradvortoj kiel « Stop enservutigon de la virinoj » kaj « Mi estas mia propra kuratoro » ekaperis en tvitero, dum « 2500 virinoj sendis telegramojn al la sauda reĝo, petante de li forviŝi la sistemon de kuratoreco », memorigas Hala Al-Dosari en The Guardian. La junulino kunskribis la peticion, kaj partoprenis al la raporto de "Human Rights Watch".

Pridemandita de la brita ĵurnalo, la sauda aktivulino Aziza Al-Yousef, kiu agadas de jaroj por defendo de la rajtoj de la saudaj virinoj, konfirmis ke pluraj universitataninoj kaj islamaj aktivulinoj opinias, ke la sistemo de kuratoreco baziĝas sur interpretado ege restrikta de la ŝaria, aŭ islama leĝo:

« Tio ne nur estas pro la religio. Ĉiuj registaraj reguloj necesigus modifon. »

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }