Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 septembre 2016 3 14 /09 /septembre /2016 23:21
Paragvajo: senarbarigo ligita al agrikulturo, minacas la Indianan teritorion

14/09/2016

Antaŭ ses monatoj, la Interamerika komisiono pri homaj rajtoj, postulis de la paragvaja registaro, ke ĝi protektu la teritorion de la indianoj Ajoreoj, minacataj de antaŭeniro de la senarbarigo. Hodiaŭ, la NRO "Survival Internacia", specialigita en la protektado de la rajtoj de la Indianoj en memvola izoliteco, asertas ke Asunciono ne sukcesis en tiu klopodo.

Paragvajo estas unu el la ĉefaj mondaj eksportistoj de sojfarbo kaj bova viando. Sed la agrikultura produktado metas problemon : estigita de la internaciaj kompanioj, allogitaj de la malmulte altaj impostoj, la senarbarigo ligita al agrikulturo antaŭeniras en la provinco Ĉako, kie malfacile vivtenas sin la Indianoj "Ajoreoj". Laŭ Carlos Etakore, ilia prezidanto, « la eksterlandanoj jam detruadis siajn proprajn terojn. Nun ili detruadas nian. Ni devas protekti la arbaron kiu restas, ke plu vivtenu sin tiuj, el nia popolo, kiuj vivas tie izolitaj. »

La senarbariga procento en la provinco Ĉako estas la plej alta en la mondo. Laŭ "Survival", 14 milionoj da arboj estas eltranĉitaj ĉiumonate. Tiun situacion, denuncas Carlos Etakore: « De kiam mi plenumis la prezidentecon de la popolo Ajoreo, mi ĉiam demandis, kial peti helpon de la paragvaja Ŝtato, se protektinda tero ne plu restas… Se la kompanioj plu antaŭeniras, tio estos honto por tuta Paragvajo, ĉar la senarbarigo difektas nacian parkon ; ne malgravan teron. »

En aprilo 2016, la registaro engaĝiĝis ellabori agadplanon favore al la Indianoj "Ajoreoj". La vic-prezidento eĉ venis en Ĉakon 600 kilometrojn norde de Asunciono.

Sed la rezultatoj estas plu atendataj, dum la minacoj kreskas kontraŭ la lastaj Indianoj memvole izolitaj en Paragvajo.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }