15/09/2016
Post la alveno de ĉirkaŭ 5000 rifuĝintoj en la lando, Norvegio komencis konstruadi muron norde de la lando, sur parto de la landlimo kun Rusio.
Oslo decidis starigi muron, norde de la lando, ĉe la landlimo kun Rusio (longa je 196 kilometroj), raportas la norvegia ĵurnalo Dagbladet.
Situanta ĉe la ununura doganejo en Storskog, la barilo estos 200 metrojn longa kaj 3,5 metrojn alta, kun la celo bremsi la alvenon de migrantoj – 5500 inter ili transpasis la landlimon el Rusio, ĉefe bicikle.
« Sed tiu barilo ne estas logika, opinias la ĵurnalo. Ĝi ne malhelpos pliajn alvenojn – pli multnombraj ĉi-momente – kaj male, malutilos al la norvegiaj interesoj ». Kiel menciita de "Dagbladet", neniu el la rifuĝintoj enirintaj en la landon, trapasis ĉe la parto de la landlimo, kie tiu barilo stariĝas.
Tiu decido estis alprenita pasintan aprilon, fare de la ministro pri Justico, Anders Anundsen, membro de la Fremskrittspartiet, ekstremdekstra partio. Laŭ li, tiu barilo estas necesa, ĉar « Norvegio estas membro de la Ŝengena areo, kaj do estas devigata kontroli la eksterajn landlimojn de Eŭropa Unio ».