Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 septembre 2016 3 07 /09 /septembre /2016 11:57
Membroj de Siua tribo sur unu el la maŝinoj uzataj en konstruado de la naftokondukilo en Norda Dakoto, Usono, la 6an de septembro 2016. REUTERS/Andrew Cullen
Membroj de Siua tribo sur unu el la maŝinoj uzataj en konstruado de la naftokondukilo en Norda Dakoto, Usono, la 6an de septembro 2016. REUTERS/Andrew Cullen

07/09/2016

Indiana tribo kontraŭstaras la konstruadon de kondukilo sur siaj teroj en Norda Dakoto. La Siuoj de "Standing Rock" plendis antaŭ tribunalo, sed antaŭ la decido, kiu intervenos ĵaŭdon 8an de septembro, ĉiutagaj manifestacioj sur la konstruejo fariĝas pli kaj pli perfortaj. Pluraj personoj estis jam vunditaj.

La kondukilo konstruata de la kompanio "Energy Transfer" devas alkonduki nafton de Norda Dakoto ĝis Ilinojso, trapasante kvar usonajn Ŝtatojn laŭ preskaŭ 2000 kilometroj.

La projekto daŭras, dum la Siuaj triboj batalas kontraŭ ĝia vojirado. La Indianoj opinias, ke la konstruejo trapasas sakralajn terojn, detruante sepultejojn, kaj poluante la riverojn. Justica decido estas atendata.

« Ni ne kontraŭas energian sendependecon, ni ne kontraŭas ekonomian disvolviĝon. Nia problemo estas, ke la kompanioj deziras profiti el niaj teroj. Tio, kion ni spertas hodiaŭ, konstante ripetiĝas », eksplikas David Archambault, gvidanto de la Siuoj en "Standing Rock".

Protestada kampejo

Kuniĝis kun la Siuoj de "Standing Rock", aktivuloj venintaj de tuta Usono, kaj aliaj triboj. Kelkaj centoj da personoj instalis protestadan kampejon en Norda Dakoto.

Sed kvankam David Archambault eksplikas en sia retpaĝaro, ke la intencoj de la manifestaciantoj estas pacemaj, la situacio degeneras tagon post tago.

Hieraŭ, la sekureca societo, kiu prigardadas la konstruejon denove provis repuŝi la protestantojn, maltenante la hundojn (Video). Ses manifestaciantoj estis morditaj, gardisto estis vundita.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }