Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 septembre 2016 2 06 /09 /septembre /2016 19:54
Nord-koreiaj laboristoj sur skafaldo, en la ŝipkonstruejo de Nauta, en Pollando. Vice Media (via Leiden Asia)
Nord-koreiaj laboristoj sur skafaldo, en la ŝipkonstruejo de Nauta, en Pollando. Vice Media (via Leiden Asia)

06/09/2016

Multaj nord-koreiaj laboristoj ŝajne estas submetataj al ia Ŝtata sklaveco eksterlande, laŭ nederlanda studaĵo. Pluraj eŭropaj landoj, estas koncernataj.

La esploristoj opinias, ke ili estas centoj, eĉ miloj en Eŭropo. Tiu studaĵo malkaŝas kiamaniere Nord-Koreio eksportas siajn salajrulojn por elpreni poste ilian preskaŭan tutan salajron.

« Hodiaŭ, Nord-Koreio malmulte eksportas, la eksportindaj industrioj ne plu ekzistas. Fakte, la nura produkto, kiu plu povas esti eksportataj, estas la laboristoj » eksplikas Remco Breuker, kunordiganto de la studaĵo en la Universitato de Leyde.

La funkciado de la sistemo povas resumiĝi simple: la Nord-Koreia Ŝtato unue elektas salajrulojn – ĝenerale patro de familio juĝataj kiel fidindaj. Tiuj ĉi estas tiam senditaj al Eŭropo por labori en ŝipkonstruejoj aŭ agrokulturaj ekspluatejoj. Kaj plejparte el ilia salajro iras en la kasojn de la reĝimo.

« Specio de trudita laboro »

« Mi povas paroli nur pri landoj, kie ni enketis, sed ni estas konvinkitaj, ke temas pri specio de trudita laboro », asertas Remco Breuker. « Temas sendube pri kvazaŭa sklaveco, sed la enketo devas daŭri ».

Kiom da tiuj laboristoj ĉeestas en Eŭropo, kaj kiuj landoj estas koncernataj? Precizigoj mankas nun, sed temas certe pri miloj da kazoj.

Ankaŭ Eŭropaj landoj ekster "Eŭropa Unio".

Svislando ekzemple estas koncernata. « Nia lasta studaĵo enketas en Pollando. Ni ankaŭ scias, ke la nord-koreiaj laboristoj estas multegaj en Malto. Kaj signoj ekzistas, kiu indikas, ke pluraj Eŭropaj landoj estas koncernataj, el kiuj kelkaj estas eksteraj al Eŭropa Unio. Ni ne povas diri pli nun », precizigas la nederlanda esploristo.

La esploristo aldonas, ke li atentigis la eŭropajn aŭtoritatojn pri tio, sed la afero apenaŭ interesis ilin.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }