Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 septembre 2016 1 26 /09 /septembre /2016 20:27
Foto: Tomadade@CentroProdh
Foto: Tomadade@CentroProdh

26/09/2016

« Estas science neeble, ke la studentoj de la instruista lernejo de Ayotzinapa estis forbruligitaj en la fosaĵo de Cocula », titolas la meksika retpaĝaro Animal Político. Tio estas la konkludo de la raporto publikigita dimanĉon 6an de septembro, fare de la grupo de sendependaj spertuloj mandatita de la Interamerika komisiono de homaj rajtoj (CIDH).

La raporto dementas la version prezentitan de la ĝenerala prokuroro de Meksiko fine de 2014. La enketo de la meksika justico asertis, ke la 43 malaperintaj studentoj dum la nokto de la 26a de septembro 2014 estis mortpafitaj de la surloka polico. Poste, kun helpo de krimuloj, iliaj korpoj estis forbruligitaj en rubejo situanta proksime de la urbo Cocula. « Kiel dum barbara rito, ili preparis grandegan ŝtiparumon, en la rubejo. Sur kuŝejo de cirkla ŝtonaro, ili unue deponis pneŭojn, poste lignon. Super tio, ili metis la kadavrojn antaŭ ol priverŝi sur ilin, benzinon kaj gasojlon », skribis El País en novembro 2014 por rakonti tiun scenon, same kia ĝi estis priskribita de la justico.

Sesdekhora ŝtiparumo

Tamen, « la sciencaj analizoj kaj la esplorado realigita en Cocula, kaj la kontraŭdiroj de la suspektitaj roluloj de la faktoj dementas la « veron » prezentitan de la prokuroro Jesús Murillo Karam pri tio, kion suferis la studentoj de la instruista lernejo malaperintaj en la nokto de la 26a ĝis la 27a de septembro 2014 », raportas Animal Político.

La retpaĝaro Mileno precizigas, ke perua spertulo, kiu iris al la fosaĵo de Cocula la 12an de julio 2015 asertis, ke tiu loko ne prezentas la necesajn kondiĉojn por forbruligado de la kadavroj de la studentoj. « Por tia ŝtiparumo, estus necese kunigi 30 000 kilogramojn da ligno, 13 000 kilogramojn da pneŭoj, kaj la fajro devus bruli sesdek horojn. Tamen, laŭ la deklaroj de la malliberuloj, tiuj kondiĉoj ne estis kunigitaj », tranĉe diras Milenio.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }