19/09/2016
« La rifuĝintoj estas bonvenaj ĉi tie », tio estas la mesaĝo de tiuj londonanoj. Preskaŭ 20 000 personoj defiladis sur la stratoj de la brita ĉefurbo ĉi-sabaton, por postuli pli malavaran politikon de akceptado. Ekirinta de "Park Lane", ili paŝadis direkte al la oficejoj de la konservativa Ĉefministrino Theresa May.
« Tio estas gravega krizo. Ni opinias, ke la politika agado tute ne respondas al tiu krizo, ni do volas, ke la brita registaro faru pli. Ili engaĝiĝis reloĝigi 20 000 rifuĝintojn. Ĝis nun, nur 2 500 personoj estis reloĝigitaj, tio estas tro malmulta », diras tiu manifestaciantino.
« Milito en Sirio furiozas, pli ol iam, kaj tio estas katastrofo. Devenantaj de Sirio, aŭ de alia lando, ili bezonas bonŝancon rekonstrui sian vivon en plena sekureco, kaj Unuiĝinta Reĝlando devus akcepti pli da rifuĝintoj », deklaras Stephen Hale, el la asocio Refugee Action.
La manifestacio estis organizita de pluraj NROj. Ili agadas antaŭ la kunsido de la tutmondaj estroj lundon ĉe la sidejo de UN en Novjorko pri la krizo de rifuĝintoj kaj migrantoj.