04/09/2016
Laŭ la germana novaĵagentejo DPA, tiu manifestacio kolektis 30 000 personojn, antaŭkalkulo jam anoncita de la organizantoj. Kontaktitaj de la franca novaĵagentejo AFP, la polico de Kolonjo ne konfirmis tiun ciferon.
La kolektiĝo, kiu komenciĝis je la 11a kaj duono, disvolviĝis sen incidento, indikis polica porparolanto, dum pli ol mil policistoj estis mobilizitaj, por eviti interalie eventualajn alfrontiĝojn kun turkaj naciistoj. Multaj kunportis portretojn de la kurda gvidanto Abdullah Öcalan, postulante lian liberigon. La historia ĉefo de Kurda Laborista Partio (PKK) estas malliberigita en Turkio de post 1999.
Ili viglege kritikis la elpurigojn plenumitajn de S° Erdoğan post la provo de puĉo kondukita mezjulio fare de frakcio de la turka armeo, kaj kondamnis la atakojn lanĉitajn pasintsemajne de Turkio kontraŭ la kurdaj milicoj: Ankaro, kiu ankaŭ bombadas la grupon "Islama Ŝtato", volas fakte, malhelpi la Kurdojn fondi kontinuan memstaran areon de iu flanko al la alia, norde de la Siria landlimo.
https://decolonialatlas.wordpress.com/2016/02/01/rojava-in-kurdish-aramaic-and-arabic/