Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 septembre 2016 3 21 /09 /septembre /2016 10:11
© Bernadett Szabo / Reuters)
© Bernadett Szabo / Reuters)

21/09/2016

« Cerbolavado », titolas la hungara semajna ĵurnalo kontraŭ-Orbána HVG, denuncante la ĉieestajn afiŝojn kontraŭ-migradajn, kiuj floras kadre de la kampanjo por la referendumo de la 2a de oktobro, kiu temas pri la eŭropa plano de relokigo de la rifuĝintoj. Sur la kovrilo: la terurita vizaĝo de viro, kun tri-dimensiaj okulvitroj sur la nazo, kiu ŝajne rigardas eventualan aferon, ke Bruselo trudas Budapeŝton, akcepti nombron de migrantoj ekvivalentan la urba dimensio.

De kelka tempo, la konservativa registaro de Viktor Orbán inundas la stratojn per afiŝoj, kiuj celas konvinki la loĝantojn, ke ili rifuzu la kvotojn de « relokado ». En artikolo de la ĵurnalo je pro-eŭropa tendenco, Yvette Szabó eksplikas :

« La registaro investis kvar miliardojn da forintoj (12,9 milionojn da eŭroj) en tiu kampanjo, kiu nutras timon kaj ksenofobion. Tiu sumo utilas tiom al aĉeto de reklamspacoj, kiom al fortikigo de la komunika influado de la Fidesz. »

Hungario : la kontraŭ-migradaj afiŝoj de Orbán : « cerbolavado »

Ĉar krom la Ŝtata televido MTVA, kiu gurdas simplajn sloganojn, inkluzive en la sporta televidkanalo M4 inter du elprovoj de la Olimpikoj de Rio, Victor Orbán multobligis la politikan afiŝadon en la tuta lando. De post lia reelektado en 2014, liaj sloganoj sur blua fono estas simbolo de la komunikado de la Ĉefministro, kiu apogas lian eŭroskeptikan kaj kontraŭ-migrantan politikon.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }