Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 septembre 2016 5 09 /09 /septembre /2016 13:53

Domlaboristoj, plejparte devenantaj de Filipinoj kaj Indonezio, defiladas en Hongkongo la 4an de septembro 2016. AFP

09/09/2016

Hejmlaboristoj dungitaj en Honkongo, defiladis pasintan dimanĉon en la brita eks-kolonio, por protesti kontraŭ serio da mortoj okazintaj en la altaj turoj de la urbo, dum la viktimoj provis lavadi la fenestrovitrojn.

Ĉirkaŭ 300.000 hejmlaboristoj, plejparte devenintaj de Filipinoj kaj Indonezio, laboras en Honkongo kaj la defendantoj de homaj rajtoj maltrankviliĝas pro iliaj vivkondiĉoj post ekscesaj aferoj.

La dimanĉa manifestacio estis organizita por protesti kontraŭ la lasta morto de Filipinino 35-jaraĝa, falinta pasintan monaton el fenestro, dum ŝi purigis la fenestrovitrojn de la apartamento de sia dunganto.

Laŭ la organizantoj de la manifestacio, temas pri la tria morto en samaj cirkonstancoj de post la jarkomenciĝo, en urbo konata pro ties imponaj ĉielskrapantaj konstruaĵoj.

La manifestaciantoj petas de la registaro, ke ĝi malpermesu al la dungantoj, trudi ilin purigi la eksterajn fenestrovitrojn.

Centoj da « helpers », kiel oni nomas ilin en Honkongo, defiladis en la urbocentro kriante « Ni estas laboristinoj, ne sklavinoj ».

« Estas malfacile al ni rifuzi peton de la dungantoj, kiam ili volas ke ni purigu la fenestrovitrojn, sed tio timigas nin », deklaris Dolores Balladares, porparolanto de la "Kunordigado de la aziaj migrantoj".

« Estas tempo por la registaro, ke ĝi protektu la laboristinojn ».

Waen Takruerat, tajlanda hejmlaboristo 42-jaraĝa rakontis, ke plejparte el ŝiaj kolegoj estas devigataj purigi la fenestrovitrojn, interne kaj ekstere. « Tio timigas min, estas danĝere kaj mi diris al mia dunganto, ke mi rifuzas fari tion ».

La sorto de kelkaj hejmlaboristoj en la eks-kolonio reveninta en 1997 en Ĉinio, estas konata pro la afero de Erwiana Sulistyaningsih, indonezia hejmlaboristo sklavigita de sia honkonga dungantino.

Ŝia dungantino, Law Wan-tung, estis kondamnita en februaro 2015 al ses jaroj da malliberejo.

La aktivuloj pri homaj rajtoj provas delonge akiri reformojn, inkluzive finon de la devigo, por la fremdaj hejmlaboristoj, vivadi ĉe sia dunganto.

Ili ankaŭ volas nuligi la regulon, kiu postulas, ke hejmlaboristo havas nur du semajnojn por trovi alian dunganton, okaze de demisio.

Ĝis nun, la registaro tute ne reagis post tiuj postuloj.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }