Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 septembre 2016 4 01 /09 /septembre /2016 09:53
PAMELA ROTH/QMI AGENCY
PAMELA ROTH/QMI AGENCY

01/09/2016

En Gronlando, du aŭstraliaj geologoj trovis la spuron de mikroba aktivaĵo, aĝantan 3,7 miliardojn da jaroj, t.e 200 milionoj pli maljuna ol la antaŭa rekordo.

De nun, la plej maljuna vivospuro censita sur la Tero aĝas 3,7 miliardojn da jaroj. Tiun malkovron, ni ŝuldas al Allen Nutman kaj Vickie Bennet, du aŭstraliaj geologoj kiuj, dum ekspedicio en Gronlando, malkovris spuron de mikroba vivo, sude de la insulo.

Tiun malkovron, ili faris en Isua, en regiono nomita « la verda zono ». Ili profitis degelon de la neĝo dum somero, por studadi la aeron, laŭ ilia publikigado en la revuo Nature.

« Stromatolitoj »

Ĉi-okaze, temas ja pri spuroj, ĉar la geologoj konstatis triangulajn markojn en la studitaj rokoj. Tiuj spuroj estas kaŭzitaj laŭ ili de la kemia aktivaĵo de mikro-organismoj, kaj formas tion, kion la sciencistoj nomas « stromatolitoj ». Tiu vivospuro estas 200 milionoj da jaroj pli maljuna ol la antaŭaj plej maljunaj vivospuroj konstatitaj en Sud-Afriko kaj Aŭstralio.

« El tiu malkovro ili konkludas, ke la cianobakterioj jam laboris antaŭ 3,7 milionoj da jaroj, purigante la surteran atmosferon el ties Karbona duoksido, kaj fabrikante la oksigenon necesan al la nuna vivo », notas la paleontologiisto Jean-Paul Saint Martin, profesoro ĉe la Nacia Muzeo de Natura Historio en Parizo, specialisto pri stromatolitoj. Li ankaŭ konkludas: « Tiuj bakterioj estas jam kompleksaj estaĵoj, kiuj necesigis almenaŭ ducent ĝis tricent milionojn da jaroj. Tio datas la aperon de la vivo al antaŭ pli ol 4 aŭ 4,1 miliardoj da jaroj. »

neniammilitointerni - dans scienco
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }