Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 septembre 2016 2 13 /09 /septembre /2016 20:14
La malliberejo de Amygdaleza, en Ateno. Foto: AFP
La malliberejo de Amygdaleza, en Ateno. Foto: AFP

13/09/2016

La NRO "Human Rights Watch" (HRW) de defendo pri la homaj rajtoj petis vendredon de Grekio, ke ĝi ĉesigu la malliberecon de migrantaj infanoj kaj rifuĝintoj, denuncante la « aĉajn » kondiĉojn, pri kiuj ili suferas.

Laŭ la NRO, kiu ankaŭ postulas eŭropan agadon en tiu celo, la grekaj aŭtoritatoj « kutime » malliberigas infanojn « en malgrandaj kaj troloĝataj ĉeloj, dum semajnoj, eĉ monatoj », la averaĝa tempodaŭro estas je 40 tagoj.

HRW mencias la ciferon de 161 neakompanataj neplenaĝuloj malliberigitaj dum la ses unuaj monatoj de 2016, por censita sumo de 3 300, kiuj alvenis dum la sama periodo.

« Grekio asertas, ke ĝi metas ilin en preventa mallibereco por ilia protektado, sed enfermi infanojn en troloĝataj kaj abomenindaj ĉeloj, estas la malplej bona aranĝo bezonata de ili », komentis Rebecca Riddell, esploristino ĉe "HRW".

Fakte, la grekaj aŭtoritatoj plurfoje allasis, ke ili malliberigas migrantajn infanojn en policejoj kaj detencentroj, ĉar ili havas neniun alian solvon por prizorgi ilin.

Grekio elvokas malfacilaĵojn por akcepti, en urĝa situacio, kaj pro difektita eŭropa subteno, dekojn da miloj da ekzilitoj blokataj en la lando pro la fermado de la Balkana vojo.

« Grekio kaj Eŭropa Unio devus fari pli, por alporti al tiuj vundeblaj infanoj, la asistadon kiun ili bezonas, kaj kiun ili meritas », aldonis S-ino Riddell, citita en komunikaĵo de la NRO.

La sorto de la rifuĝintoj kaj migrantoj neakompanataj, devas aliparte figuri kiel ĉefa temo dum vizito en Ateno, de la eŭropa komisaro pri Justico, Vera Jourova.

"HRW" juĝas interalie, ke la Eŭropa komisiono devus dediĉi urĝajn monhelpojn por kreado de gastejoj por neakompanataj infanoj en Grekio, ĉar la 800 disponeblaj lokoj estas tute nesufiĉaj.

Same kiel Ateno faras delonge, kaj ĝis tiam senefike, ankaŭ "HRW" postulas akcelon de la eŭropa programo pri relokigo de la rifuĝintoj, bremsita de la misvolonteco de multaj Ŝtatmembroj. Komence de septembro, nur 49 neakompanataj infanoj profitis tian aranĝon.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }