Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 septembre 2016 5 02 /09 /septembre /2016 21:39
Post anonco pri la reelekto de Ali Bongo, la defendantoj de la kontraŭulo Jean Ping manifestacias sur la stratoj de Libreville. Photo Marco Longari. AF
Post anonco pri la reelekto de Ali Bongo, la defendantoj de la kontraŭulo Jean Ping manifestacias sur la stratoj de Libreville. Photo Marco Longari. AF

02/09/2016

De post merkredo, Gabono spertas malfacilajn travivaĵojn, post publikigado de la oficialaj rezultatoj, kiuj nomumis la eks-prezidenton Ali Bongo kiel venkinton de la prezidenta baloto de la 27a de aŭgusto.

La internacia komunumo, ĉefe Francio, ŝajne elektis sian kampon: tiun de Jean Ping, kiu parolas pri fraŭdo. Tiu ĉi opinias, ke plimulto el la gabona popolo voĉdonadis favore al li. Francio kaj la internacia komunumo tiel petas rekalkuladon de la rezultatoj, tion balotejo post balotejo, kaj cinikisme postulas kvietecon.

Tiu subita subteno al la opozicio, malfavora al la reĝimo, kiu regas de jardekoj, estas denuncata de la asocio Survie, kiu ne sin detenas emfazi la kontraŭdirojn de la tiel dirite demokratia lando.

« La franca registaro postulas hodiaŭ ĉesigon de la perfortoj, kaj publikigadon de la rezultatoj, balotejo post balotejo, alprenante ŝajnan sintenon favore al demokratio. Survie memorigas, ke la franca Ŝtato tamen konstante subtenis de antaŭ 50 jaroj, kaj ĝis hodiaŭ, la reĝimon de la klano Bongo. Jam en 2009, Ali Bongo ne sukcese akirus la potencon sen la fervora interveno de pluraj francaj roluloj. La franca Ŝtato plu subtenis la reĝimon per multaj signoj de diplomata agnosko (akcepto ĉe la Elizeo, vojaĝoj de francaj ministroj..).

Tiu subteno plenumiĝis interalie pere de militista kaj sekureca interhelpoj kun la gabona armeo kaj polico, kiuj nun mortigas gabonaj civitanoj. En 2014, la franca registaro fieris pri formado de 4000 gabonajn militistojn, kiuj uzadas interalie francan materialon », skribas la asocio Survie en komunikaĵo ricevita de Afrique Connection.

Asocio "Survie"
Asocio "Survie"

Kaj ĝi daŭras: « Ankoraŭ nun, multaj francaj kooperantoj ĉeestas ene de la gabonaj securecaj fortoj, interalie en la prezidenta gvardio, ŝlosita aranĝo de la reganta klano. La ĉefkomandanto de la gabona nacia polico, Jean-Thierry Oye Zue (…) estas, ekzemple, ankoraŭ nun, helpata de speciala konsilisto, kiu estas franca polica komandanto, Christophe Blu.

Krome, laŭ kelkaj atestoj, la gabona armeo uzadas francajn armilojn, interalie sturmfusilojn el tipo Famas, por pafi nun kontraŭ gabonaj civiluloj.

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }