Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 septembre 2016 2 27 /09 /septembre /2016 19:23
Egiptio: Labourstart kampanjo: liberigu la malliberigitajn laboristojn de la ŝipkonstruejo

27/09/2016

Fine de majo ĉi-jare, la laboristoj en la dokoj de ŝipkonstruejo en Aleksandrio organizis pacan manifestacion. La Direkcio de la kompanio rifuzis intertraktadi kun ili, forpuŝante iliajn depostulojn. Post ilia protestado, la laboristoj estis kunvokitaj de la militista prokuroraro. Dek kvin el ili memvole prezentiĝis, kaj surprize estis arestitaj (krom laboristino liberigita kontraŭ kaŭcio). Arest-mandato estis lanĉita kontraŭ la dek unu ceteraj laboristoj, kiuj ne prezentiĝis. La dek kvar restas en malliberejo atendante la juĝan decidon. La malliberigitaj laboristoj kaj ties familioj ne plu havas mongajnon, dum la aliaj fuĝis kaj riskas iamajnan arestadon.

La Centro pri servoj por sindikatoj kaj laboristoj (CTUWS) postulas tujan liberigon de la malliberigitaj laboristoj de la ŝipkonstruejo, alvokas solidarecon de la internacia sindikata movado, kaj diskonigon fare de la defendantoj de homaj rajtoj.

Egiptio: Labourstart kampanjo: liberigu la malliberigitajn laboristojn de la ŝipkonstruejo

Retmesaĝo:

Mi subtenas la alvokon por tuja liberigo de la laboristoj de la ŝipkonstruejo de Aleksandrio (afero n° 2759), kiuj kulpas pri neniu krimo. La rajto al striko kaj protestado por la laboristoj estas homrajto, garantiata de la internacia juro.

Egiptio: Labourstart kampanjo: liberigu la malliberigitajn laboristojn de la ŝipkonstruejo

Partnerece kun la Centro por servoj al sindikatoj kaj laboristoj (CTUWS), egiptia neregistara organizaĵo kreita fare de aktivuloj kaj sindikataj gvidantoj en marto 1990, por defendi siajn demokratiajn, ekonomiajn kaj sociajn rajtojn.

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }