17/09/2016
La raporto « Dirty Diesel » de la NRO "Public Eye" pri la karburaĵo je malsupera kvalito destinita al Afriko, ekbruas en EburBordo. En Abiĝano, kie la tri koncernataj svisaj societoj ĉeestas, surloka NRO plenumis gazetkunsidon por denunci tiun situacion. La "Grupo pri esploro kaj defendo de la ekstraktaj industrioj" (GRPIE) denuncas la nenormale altan procenton de sulfuro, ĉeestanta en la dizelaj aŭ benzinaj karburaĵoj, kaj petas de la naciaj aŭtoritatoj, ke ili reviziu leĝaron, kiun ĝi juĝas kiel malaktualan.
En EburBordo, la Cop21, tiu granda internacia konferenco por respekto al medio ne respektis siajn promesojn. Multege tro da sulfuro kaj fajnaj polveroj ĉeestas en la karburiloj de la lando, kiu estigas multajn spirajn malsanojn, astmon aŭ kancerojn.
Po 30 ĝis 35 PPM, mezuroj de sulfuraj partikloj en dizela litro estas observataj, kontraŭ nur 8 ĝis 10 PPM en Eŭropo. Alarmaj procentoj da poluado, laŭ la naciaj NROj, kiel la "GRPIE" kaj ties reprezentanto Patrice Guei. Li petas de la eburborda registaro, ke ĝi rapide agadu por apliki la naciajn normojn al la internaciaj standardoj.
« Ni postulas de la registaro, ke ĝi reviziu tuj sian politikon, en la celo ebligi, ke la sulfura procento metata en la karburaĵoj, estu konforma al la internaciaj normoj, la eŭropaj aŭ usonaj normoj, en respekto al la medio », insistas Patrice Guei.
La rekta efiko en la publika sano estas taksita al 31 000 mortintoj jare.
La streboj al modernigo de la veturilaro en EburBordo utilas al nenio, se la karburaĵoj verŝitaj en rezervujon estas plu poluaj kaj nocaj al la sano de la Eburbordanoj.
La ĉefaj societoj de svisa negoco akuzataj en EburBordo, ne reagis, aŭ resendis al la komunikad-servoj de sia sidejo en Svislando. La tri societoj koncernataj de tiu poluado de la Eburborda aero estas Oryx, Vitol/Vivo Energy kaj Puma/Trafigura.
Trafigura, kiu antaŭ dek jaroj, enverŝis tunojn da venenaj forĵetaĵoj en Abiĝano kun ties rubokargo la Probo Koala.