Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 septembre 2016 5 30 /09 /septembre /2016 12:33
Junaj knaboj, kelkfoje nur 8-jaraĝaj, laboras en kobaltminejoj en DRK. Per-Anders Pettersson / Getty image / AFP
Junaj knaboj, kelkfoje nur 8-jaraĝaj, laboras en kobaltminejoj en DRK. Per-Anders Pettersson / Getty image / AFP

30/09/2016

Ĵus antaŭ la malfermo de la "Monda ekspozicio pri veturiloj en Parizo", "Internacia Amnestio-Francio" akuzas kvin grandajn konstruistojn pri uzado de kobalto ekstraktita de minejoj en la Demokratia Respubliko Kongo (DRK) fare de infanoj, por la baterioj de iliaj elektraj veturiloj.

La NRO mencias du liverantojn de baterioj: la Sud-koreiaj LG Chem kaj Samsung SDI. Ambaŭ liveras kvin konstruistojn: General Motors, Renault-Nissan, Tesla, BMW kaj Fiat-Chrysler.

« La esploroj kondukitaj de "Internacia Amnestio" montras, ke la kobalto ekstraktita fare de infanoj, estas utiligita en la baterioj de elektraj veturiloj », deklaris Mark Dummett, taskita pri esploroj en "Internacia Amnestio". Li studas la respondecon de la entreprenoj, koncerne homajn rajtojn. Ĉar tiuj veturiloj estas prezentataj kiel etika elekto por la kondukistoj interesitaj pri mediaj kaj sociaj demandoj, la konstruistoj devas deklari la veron kaj pruvi, ke ili diligente agadis, koncerne la provizadon de siaj uzinoj ».

Kobalto estas ĉefa komponanto de la litio-jonaj akumulatoroj, kiuj nutras la elektrajn veturilojn. Pli ol duono el la erco ekstraktita en la mondo devenas de DRK, kaj 20% estas permane ekstraktitaj.

Tamen, en raporto publikigita komence de la jaro, "Internacia Amnestio" jam montris, ke infanoj kelkfoje malpli ol 7-jaraĝaj, laboras en aĉaj kondiĉoj, en memstaraj minejaj ekspluatejoj en DRK. « Tiuj neplenaĝuloj riskas mortigajn akcidentojn, gravajn pulmajn malsanojn, kaj enspezas nur unu dolaron tage », skribis la aŭtoroj.

Laŭ "Internacia Amnestio", neniu el la menciitaj entreprenoj sukcesis pruvi, ke ili ne uzadas kobalton, devenantan de ege danĝeraj minejaj ekspluatejoj, kaj malobserve al la homaj rajtoj.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }