Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 septembre 2016 2 20 /09 /septembre /2016 09:16
Manifestaciantoj dum manifestacio de la opozicio, en Kinŝaso, la 19an de septembro 2016. © EDUARDO SOTERAS/AFP
Manifestaciantoj dum manifestacio de la opozicio, en Kinŝaso, la 19an de septembro 2016. © EDUARDO SOTERAS/AFP

20/09/2016

Lundon en Kinŝaso, interpuŝiĝoj inter policistoj kaj manifestaciantoj okazigis almenaŭ 17 mortintojn, el kiuj 3 policistojn, laŭ oficiala provizora bilanco. Multnombraj kinŝasanoj surstratiĝis alvoke de pluraj opoziciaj partioj, postulante prezidentan baloton en konstituciaj tempolimoj.

Tiu bilanco estis oficiale anoncita fine de la tago dum gazetkunsido de la ministro pri Internaj aferoj, Évariste Boshab. Ĝi estis konfirmita al "Jeune Afrique" fare de Lambert Mende, porparolanto de la registaro, kiu ankaŭ raportas pri multaj materialaj damaĝoj. Laŭ li, pluraj sidejoj de la partioj proksime de la prezidenta plimulto estis bruligitaj aŭ detruitaj, kaj kelkaj bankoj prirabitaj. Dum incendio de la sidejo de la ligo de la junuloj de la PPRD (plimulto) en Limete, du policistoj estis mortigitaj.

Siaflanke, la opozicio kaj la civita societo mencias bilancon multe pli gravan, kaj grandan nombron da arestadoj.

Manifestacio nuligita

La perfortoj ekokazis finmatene, iom antaŭ la komenco de la manifestacio antaŭvidita je la 13a horo. Junuloj armitaj per ŝtonoj, kaj la kontraŭ-ribela polico alfrontiĝis en Limete, loko de mobilizado, kaj kvartalo kie situas la sidejo de la UDPS, la partio de Étienne Tschisekedi. Viglege, grupoj de kelkaj dekoj da junuloj alfrontis kontraŭ-ribelajn policistojn kriante franclingve aŭ en la lingala lingvo « Kabila akende » (Kabila iru foren !) aŭ « Kabila devas foriri »

Post tiuj interpuŝiĝoj, « la manifestacio de la opozicio estis nuligita eĉ antaŭ la komenco », asertis Lambert Mende, anoncante ankaŭ malfermon de enketo fare de la prokuraro.

Manifestacioj subpremitaj en la tuta lando

La Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj, raportas aliparte pri multaj arestadoj en la tuta lando, kie kolektiĝoj de la opozicio estis subpremitaj. Laŭ la sama informfonto, persono estis vundita per kuglo en Béni, kaj 11 membroj de politikaj partioj kaj de la civita socio estis arestitaj en Kisangani, norde de Kinŝaso.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }