Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 septembre 2016 7 18 /09 /septembre /2016 16:07
La vilaĝanoj de Wukan, en Ĉinio, manifestacias por defendi sian urbestron, la 22an de junio 2016. / Staff Reuters
La vilaĝanoj de Wukan, en Ĉinio, manifestacias por defendi sian urbestron, la 22an de junio 2016. / Staff Reuters

18/09/2016

La vilaĝanoj esprimis denove sian koleron post la malliberigo de ilia elektita urbestro, kaj la eksproprietigo de teroj, kiuj daŭras.

Ĉinaj terkultivistoj en ŝorto kaj ĉemizeto, kun motorcikla kasko sur la kapo, frontas skadrojn da policistoj armaĵvestitaj kaj protektataj per ŝildoj. La bildoj de perfortoj, kiuj daŭras de tri tagoj en Wukan, estis diskonigitaj en la sociaj retoj, Tiuj okazaĵoj, en vilaĝo je 13 000 loĝantoj en la suda provinco Gŭangdongo, ilustras la senprecedencan politikan kaj socian konflikton en Ĉinio.

Al la plorigaj gasoj kaj kaŭĉukaj kugloj pafitaj de la polico, respondis ĵetoj de brikoj fare de la loĝantoj de la vilaĝo, kiu plu petas liberigon de sia vilaĝa ĉefo, Lin Zulian, elektita de post 2012. Ĵaŭdon 8an de septembro, li estis kondamnita al tri jaroj da malliberejo pro koruptado. Tio estas, laŭ la loĝantoj, « antaŭaranĝita afero », fare de la aŭtoritatoj.

Unua ribelo okazis en 2011

La terkultivistoj en Wukan ne estas la solaj Ĉinoj, kiuj manifestacias kaj provas ribeli kontraŭ la aŭtoritatoj – miloj da manifestacioj de koleraj laboristoj aŭ urbanoj okazas en la tuta lando de pluraj jaroj – sed ilia batalo kontraŭ la devigaj eksproprietigoj de teroj estas simbola.

La specifa historio de Wukan komenciĝis en 2011, kiam centoj da vilaĝanoj komencis manifestacii kontraŭ eksproprietigo de siaj teroj, organizita de la eks-respondeculo de la loka komunista partio kaj konstruigistoj. La vilaĝo spertis polican sieĝon dum monatoj. En interreto, la bildoj de la manifestacio diskoniĝis en Ĉinio kaj en la tuta mondo.

(…)

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }