Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 septembre 2016 6 03 /09 /septembre /2016 11:40
Strikantaj flegistinoj manifestacias por postuli altigon de la minimuma salajro, okaze de naciskala mobilizado, ĉi tie en Ĉandigaro, norde de Barato, la 2an de septembro 2016. REUTERS/Ajay Verma
Strikantaj flegistinoj manifestacias por postuli altigon de la minimuma salajro, okaze de naciskala mobilizado, ĉi tie en Ĉandigaro, norde de Barato, la 2an de septembro 2016. REUTERS/Ajay Verma

03/09/2016

Pli ol 150 milionoj da laboristoj estis alvokitaj por striko ĉi-2an de septembro en Barato, postulante duobligon de la minimuma salajro. Dum la intertraktadoj de tiuj pasintaj tagoj, la centra registaro plialtigis ĝin po 5 eŭrojn labortage. Tro malmulte, laŭ la sindikatoj, kiuj postulas po preskaŭ 10 eŭrojn tage, des pli ke tiu tarifo varias laŭ la Ŝtatoj.

Naved Hussein laboras de 21 jaroj kiel kelnero en restoracio en Connaught Place, fama turisma centro de Nov-Delhio, la barata ĉefurbo. Sed li ricevas apenaŭ pli ol la minimuma salajro: 11 600 rupioj, t.e 155 eŭrojn monate.

El tio, estas subtrahitaj la emeritaj kotizoj kaj aliaj ŝarĝoj.

Laŭ tiu strikanto, vivteni sin reprezentas ĉiutagan lukton. « La prezoj de la nutraĵoj estas altaj, kio estas grava problemo, li eksplikas. Miaj kvar gefiloj frekventas privatan lernejon, kaj nur por iliaj lernejkostoj, mi devas pagi 8000 rupiojn monate. La nutraĵprezoj ege altiĝas. Feliĉe mia edzino laboras kiel mi en la privata sektoro, ni posedas propran domon, ĉar alikaze mi ne povus elturniĝi ».

Du trionoj da "neformalaj" laboristoj

Naved, kiel du trionoj el la barataj dungintoj, plie apartenas al la laboristoj nomitaj « neformalaj ». Li subskribis neniun laborkontrakton kun sia dungito, kaj do ne havas medicinan asekuron. La nura dokumento, kiu pruvas ke li laboras en tiu restoracio estas stampita papereto, kiun li montras kun la sumo de sia salajro kaj la dekalkuloj.

La nacia striko paralizis parton el la aktivaĵo en la Ŝtatoj de Keralao, en la sudo, kaj Okcidenta Bengalio, oriente, kie la maldekstraj movadoj ĉeestas grandnombre. Sed ankaŭ en kelkaj uzinoj de la ĉirkaŭurbo de Delhio. La registaro, kiu provas allogi industriajn investistojn en Barato, ŝajne ne pretas oferti novan salajran altigon favore al tiuj laboristoj.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }