Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 septembre 2016 7 11 /09 /septembre /2016 15:11
Elsavitoj de "Rana Plaza" manifestacias en la areo, kie okazis la disfalo de la konstruaĵo, la 23an de oktobro 2013, ses monatojn post la katastrofo. / STRDEL/AFP
Elsavitoj de "Rana Plaza" manifestacias en la areo, kie okazis la disfalo de la konstruaĵo, la 23an de oktobro 2013, ses monatojn post la katastrofo. / STRDEL/AFP

11/09/2016

Incendio ekokazis sabaton matene en uzino de enskatoligo por la nutraĵindustrioj kaj tabako, en la regiono de Dako, ĉefurbo de Bangladeŝo, okazigante almenaŭ 23 mortintojn, kaj pli ol dudek vunditojn, anoncis la aŭtoritatoj.

La origino de la incendio, okazinta en uzino de "Tampaco Foil", situanta en la industria areo Tongi, 20 kilometrojn norde de Dako, estas nekonata.

Laŭ la aŭtoritatoj, eksplodo de kaldronego ŝajne estigis la flamojn. La incidento okazis ĉirkaŭ la 8a horo, ĉe la momento de skipoŝanĝo.

« Ni ne povas konfirmi, ĉu personoj plu estas interne, sed nia prioritato estas savi ilin », deklaris unu el la porparolanto de la fajrobrigadistoj per telefono.

Li asertis, ke liaj skipoj de nun regas la incendion.

Cento da personoj troviĝis en la konstruaĵo, kiam la fajro komenciĝis, precizigis unu el la sukuristoj al la gazetaro.

Pli ol 20 skipoj da fajrobrigadistoj estas mobilizataj. La flamoj estigis ankaŭ partan disfalon de la kvaretaĝa konstruaĵo, indikis la aŭtoritatoj.

Estro de tiu areo ne scias, kiom da siaj salajruloj troviĝis en la uzino, kiam la incendio komenciĝis.

« De nun, mia ĉefa zorgo, estas miaj vunditaj salajruloj, kaj tiuj, kiuj mortis. Ni prizorgos ilin », deklaris Syed Mokbul Hossain, prezidanto de" Tampaco" kaj eks-deputito.

« Mia societo plene konformiĝas al la sekurecaj aranĝoj, kaj neniam rezignis pri la kvalito, miaj klientoj estas ĉefe multnaciaj entreprenoj », li aldonis.

En ties retpaĝaro, la societo mencias, ke ĝi havas gravajn internaciajn klientojn, kiel "Nestlé" aŭ "British American Tobacco".

En Bangladeŝo, industriaj akcidentoj kutime okazas.

En 2013, la disfalo de "Rana Plaza", konstruaĵo en kiu ĉeestis konfekciaj metiejoj en la ĉirkaŭurbo de Dako, okazigis 1 135 mortintojn.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }