Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 août 2016 2 16 /08 /août /2016 16:13
Manifestacio en Milvokio, Vinkonsino, post la morto per kuglo de nigra armita suspektato, dum kurĉasado kun la polico. REUTERS/Aaron P. Bernstein
Manifestacio en Milvokio, Vinkonsino, post la morto per kuglo de nigra armita suspektato, dum kurĉasado kun la polico. REUTERS/Aaron P. Bernstein

16/08/2016

En Usono, la urbo Milvokio, norde de Ĉikago, spertis duan nokton da perforto inter dimanĉo kaj lundo 15an de aŭgusto 2016. De post sabato vespere, manifestaciantoj amasiĝas por protesti kontraŭ la morto de Sylville Smith, armita suspektato pafmortigita de la polico. Ĉi-semajnfine, la manifestacioj degeneris. Junulo estis vundita, kaj ankaŭ policisto. La nacia gvardio alvenis surloken.

Sylville Smith estis 23-jaraĝa. Sabaton posttagmeze, en Milvokio, Vinkonsino, usona urbo kun forta rasa apartigo, li kondukis veturilon, tio ĉi « suspektmaniere » laŭ la polico. La policistoj provis haltigi lin. Tiam komenciĝis kurĉasado. Laŭ la oficiroj, la suspektato havis armilon en la mano, kaj ne volis malteni ĝin. Li estis pafmortigita de policisto, ankaŭ nigra, precizigis la aŭtoritatoj.

La proksimuloj de la junulo asertas, ke li estis mortigita per kuglo en la dorso. Ĝis nun, la polico ne detaligis la aferon, sed la oficiro kiu pafis, havis ĉe li kameraon. La manifestaciantoj, kiuj kolektiĝis sabaton kaj dimanĉon vespere, eksplikas ke ili koleras, pro tiu kroma persono mortigita de la polico. Brikoj kaj aliaj pafaĵoj estis ĵetitaj al la policistoj dum la manifestacioj. Benzinstacio, pluraj magazenoj kaj veturiloj estis incendiitaj.

Laŭ kelkaj, tio reflektas la koleron, kiu regas en Milvokio, kie la procento de enkarcerigo de junaj nigruloj, kaj la neegaleco inter Nigruloj kaj Blankuloj estas la plej alta en la lando. Ĉirkaŭ 40% el la loĝantoj de Milvokio estas nigraj kaj marĝenigitaj, laŭ la usona gazetaro. Kaj ja en tiu nova perforta kunteksto en Milvokio, Donald Trump, respublika kandidato ĉe la Blanka Domo, devas iri surloken ĉi-mardon por mitingo.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }