Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 août 2016 1 22 /08 /août /2016 20:12
La dividendoj pagitaj en la mondo kreskadis je 8,5 miliardoj da eŭroj kompare kun la dua jarkvarono 2015. Long Wei / AP
La dividendoj pagitaj en la mondo kreskadis je 8,5 miliardoj da eŭroj kompare kun la dua jarkvarono 2015. Long Wei / AP

22/08/2016

La dividendoj pagitaj en la mondo inter aprilo kaj junio 2016, atingis la sumon de 372 miliardoj da eŭroj profite al la akciuloj, laŭ studaĵo publikigita lundon 22an de aŭgusto, fare de la financa societo "Henderson Global Investors" Tiu sumo reprezentas altiĝon de 8,5 miliardoj da eŭroj kompare kun la dua jarkvarono 2015.

Dividendoj laŭ miliardoj

En la unua jarkvarono 2016, la mondaj dividendoj pagitaj de la entreprenoj kvotitaj en borso, progresis je 2,2% por atingi 218,4 miliardojn da dolaroj (196 miliardojn da eŭroj), laŭ studaĵo publikigita la 23an de majo fare de "Henderson GI". Tiu financa societo mencias, ke Japanio, Nord-Ameriko kaj Eŭropo restas ĉe la unuaj lokoj koncerne la pagitajn sumojn. En Eŭropo, kvankam la kreskado de dividendoj restis sufiĉe malsupera ol la mondcetero dum la ses lastaj jaroj, la kreskado registrita en 2015 daŭradis ĉi-jare, notas "Henderson GI". En la unua jarkvarono, la dividendoj kreskis je 10,8% en la Eŭropa kontinento. Por tuta 2016, "Henderson GI" opinias ke la dividendoj kreskos je 3,9%, kaj atingos 1 180 miliardojn da dolaroj.

http://www.lemonde.fr/economie/article/2016/08/22/tous-les-actionnaires-de-la-planete-se-sont-partages-372-milliards-d-euros-au-deuxieme-trimestre_4985883_3234.html

neniammilitointerni - dans Divido de riĉaĵoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }