/image%2F0553642%2F20160819%2Fob_568af5_kader3.jpg)
19/08/2016
Hande Kader estis nur 22-jaraĝa. Tiu transgenra junulino estis famkonata figuro de la turka GLAT-a komunumo. Ŝi fariĝas unu el la viktimoj de homofobio kaj transfobio en Turkio. Laŭ la ĵurnalo Daily Mail, ŝia korpo kripligita kaj bruligita estis trovita la 8-an de aŭgusto, rande de vojo en la rezida kvartalo de Istanbulo. Ŝiaj amikoj konigis ŝian malaperon en Pembe Hayat, loka asocio, kiu luktas favore al la rajtoj de la GLAT-aj personoj, raportas la retpaĝo Têtu.
Prezentita de la lokaj gazetoj kiel prostituitino, Hande Kader famkonatiĝis dum la manifestacioj de junio 2015, kiu kontestis la malpermeson de la "Geja Fiero" en Istanbulo, ordonita de la konservativa registaro. La evento, tamen antaŭvidita monatojn antaŭe, ne povis okazi pro la ramadano, eksplikis tiam la aŭtoritatoj. Hande Kader vigle indigniĝis kontraŭ tiu ekscesa represio.
GLAT-a modelo murdita
Dum la manifestacioj de 2015, ŝi frontis la turkajn policistojn, armitajn per akvokanonoj, plorigaj gasoj kaj pafante kaŭĉukajn kuglojn. Oni povas vidi ŝin en video, kiam ŝi viglege ĵetas sian ŝuon al kamiono, kiu provas disigi la manifestaciantojn, tute deciditajn celebri sian seksan liberecon. Ŝia vizaĝo markita de la kolero kaj ŝia rigardo sur kiu fluas okulŝminko, rondiris la tutan mondon, dank’ al fotoj de AFP kaj Reuters, amplekse diskonigitaj de la amaskomunikiloj.
Kvankam la aŭtoritatoj ne ankoraŭ komentis la morton de Hande Kader, certe temas unu plian fojon pri transfobia murdo. Tiu barbara ago bedaŭrinde banala, estas la dua, de post la komenciĝo de aŭgusto 2016. Malaperinta la pasintan 2an de julio, Muhammed Sankari, siria juna samseksema rifuĝinto loĝanta en Istanbulo, estis antaŭnelonge trovita senkapigita. Lia korpo estis en nerekonebla stato, asertas la ĵurnalo Le Parisien, en artikolo publikigita antaŭ du semajnoj.
Tiuj murdoj estas la pruvo, ke malgraŭ la leĝeco de samseksemo en Turkio, grava problemo de homofobio kaj transfobio daŭras.
Pri tiu problemo silentas la turka gazetaro, je bedaŭro de la GLAT-aj asocioj, substrekas la revuo Têtu. Klasita 151an en 180 en la monda klasado pri gazetlibereco fare de Raportistoj sen limoj en 2016, la lando estis scenaro de ĉirkaŭ 1993 transfobiaj kaj homofobiaj murdoj de post 2008, asertas la turka sendependa novaĵagentejo, Bianet.