Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 août 2016 5 05 /08 /août /2016 08:11
Akvokanono
Akvokanono

05/08/2016

La sud-koreia kamparana aktivulo Baek Nam-gi plu estas en komato en malsanulejo de Seulo. Pasintan novembron, li estis frapita de akvokanono fare de la polico, dum amasa manifestacio kontraŭ la registara politiko. Tiu ĉi favoras labormalstabilecon, kaj apogas la Transpacifikan Akordon pri Ekonomia Partnereco. Dum li falis, la polico plu direktis la mortigan kanonon kontraŭ li kaj kontraŭ la manifestaciantoj, kiuj provis helpi lin. Pro partopreno al tiu vastega naciskala manifestacio, du sud-koreiaj sindikataj gvidantoj estis kondamnitaj al malliberejo, dum aliaj plu atendas juĝon.

"Internacia Amnestio Sud-Koreio" lanĉis retan peticion al la atento de la sud-koreiaj aŭtoritatoj, postulante sinceran publikan enketon pri la ekscesa uzado de perforto fare de la polico kontraŭ la manifestaciantoj, kaj ke la kulpaj aŭtoritatoj respondu pri siaj agoj.

Peticio :

http://amnesty.or.kr/ai-action/13186/

Sud-Koreio:  la kamparana aktivulo Baek Nam-gi en komato de pli ol 250 tagoj

Foto: La farmisto Baek Nam-gi en sia hejmo en Boseong County, province Jeolla, kie lia familio kultivas tritikon, rizon kaj fabojn.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }