Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 août 2016 1 15 /08 /août /2016 15:54
Platinminejo de Marikana, Sud-Afriko. © Dean Hutton/Bloomberg via Getty Images
Platinminejo de Marikana, Sud-Afriko. © Dean Hutton/Bloomberg via Getty Images

15/08/2016

Mardon 16an de aŭgusto estos la 4a datreveno de la masakro de Marikana en Sud-Afriko. Tridek ministoj estis mortigitaj dum longa striko perforte subpremita de la polico. Laŭ la enketa komisiono Farlam, inter la ĉefaj motivoj de la striko, figuris la fakto, ke la minkompanio "Lonmin" ne proponis decajn loĝejojn al siaj dungitoj. Kvar jarojn poste, nenio ŝanĝiĝis : tion malkaŝas "Internacia Amnestio" en raporto publikigita ĉi-lundon.

Marikana, unu el la plej gravaj minaj areoj el Sud-Afriko, estas ankaŭ unu el la ĉefaj provizantoj de platino en la mondo. Komence de aŭgusto 2012, la minejo estis skuita de striko kaj mortigaj perfortoj. La laboro rekomenciĝis en septembro, post kvin semajnoj da striko, kaj subskribo de akordo pri interalie salajraj altigoj.

La striko havis kiel celon, akiri plibonigojn de viv- kaj labor-kondiĉoj por la ministoj. Sed kvar jarojn poste, « se vi iras nun al Marikana, vi vidos ke la ministoj vivas en loĝejoj el ferlado aŭ ligno ; ili havas preskaŭ nenion alian, rakontas Deprose Muchena, direktoro de la buroo Afriko de Amnestio. Tiuj familioj vivas en malpuregaj kondiĉoj : sen kuranta akvo. Elektro ekzistas dank’ al kontraŭleĝaj konektoj, kaj kiam malvarmas, la loĝantoj suferas, ĉar la ferladaj improvizitaj kabanoj tute ne protektas ilin. "Lonmin" asertas, ke ĉirkaŭ 13 500 el ties dungitoj, ne havas decajn loĝejojn, tio estas tre ŝoka konfeso ».

Laŭ la dokumento starigita de "Amnestio", la minejo dungas ĉirkaŭ 20 000 konstantajn salajrulojn en Marikana, kaj pli ol duono estas migrantaj laboristoj. La kompanio loĝigas 3 000 salajrulojn, kaj la aliaj devas elturniĝi.

« Nia raporto estas antaŭ ĉio, mesaĝon specife senditan al "Lonmin" por substreki, ke la entrepreno ne respektas siajn laŭleĝajn engaĝiĝojn kaj devigojn. Aliparte, la ekskuzoj, kiujn ĝi metas, estas nur falsaj raportoj utiligitaj por kaŝi sian malbonan administradon, kaj mensogaj deklaracioj destinitaj al ĝiaj akciuloj », konkludas Deprose Muchena.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }