18/08/2016
La reĝimo de Baŝar al-Asad uzadas torturon « je granda skalo » en siaj malliberejoj, denuncas "Internacia Amnestio" en raporto publikigita ĵaŭdon.
Pli ol 17 700 malliberuloj mortis en la siriaj malliberejoj de post 2011 pro torturo, malsanoj kaj aliaj kaŭzoj, indikis la ne-registara organizaĵo (NRO) bazita en Londono. Ĝi tamen substrekis, ke laŭ ĝi, la veraj nombroj estas pli altaj, menciante milojn da truditaj malaperoj.
"Internacia Amnestio" precizigas, ke la torturaĵoj estis « ĝeneraligitaj kaj kutimaj kontraŭ ĉiuj civitanoj, suspektitaj pri opozicio al la reĝimo», kaj denuncas «kruelecon je plej aĉa formo ».
La NRO kolektis 65 atestadojn de eks-malliberuloj, kiuj postvivis la malliberejojn de la spionservoj de la reĝimo, kaj la militistan malliberejon de Sednaja.
Atestoj mencias ekzemple terurajn ritojn, kiel la «bonvenigan feston». La novaj malliberuloj estis « draŝitaj » per stangoj el fero aŭ plasto, kaj elektraj dratoj.
Ankaŭ aliaj rimedoj de torturo estis raportitaj : elektrokutoj, brulvundoj per bolanta akvo kaj seksperfortoj.
La raporto de la NRO aldonas, ke la malliberuloj estas detenitaj dum semajnoj en subteraj ĉeloj sen drapoj, dum la vintro estas frosta en Sednaja.
"Internacia Amnestio" mencias « maljustajn procesojn », « nesufiĉan nutraĵon kaj flegadon, foreston de taŭgaj sanitaraj instalaĵoj » en la karceroj.
La bataloj en Sirio, kiuj kontraŭstarigas la reĝimon de Baŝar al-Asad al la ribeluloj kaj la armita grupo "Islama ŝtato", daŭras de post marto 2011, kaj okazigis pli ol 290 000 mortintojn.