Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 août 2016 2 30 /08 /août /2016 12:57
Familioj de rifuĝintoj provas eniri en Hungarion apud la urbo Roszke, unu el solaj partoj de la landlimo kun Serbio, kiu ne ankoraŭ estas ŝlosita.
Familioj de rifuĝintoj provas eniri en Hungarion apud la urbo Roszke, unu el solaj partoj de la landlimo kun Serbio, kiu ne ankoraŭ estas ŝlosita.

30/08/2016

Röszke-Horgos, ĉefa pasejo ĉe la serba-hungara landlimo, estas ignorata de la amaskomunikiloj. Tamen, la situacio de la rifuĝintoj plu estas komplika.

Ĉiutage dum somero, pli ol 100 personoj trapasis la landlimon.

Hodiaŭ, ĉirkaŭ 250 personoj ĉeestas tie. Ili plejparte devenas de Afganio kaj Pakistano.

En tiu improvizata kampejo serbaflanke, ĉiuj agoj malfacile plenumiĝas: « La polico ne permesas al ni iri ĝis la urbo ĉe la frizisto, eksplikas tiu afgana rifuĝinto. Pro tio mi tondas la harojn de la homoj ĉi tie, kvankam mi ne ricevas monon. »

Laŭ la porparolanto de la hungara buroo de la Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj la vivkondiĉoj en Horgos estas aĉegaj. La rifuĝintoj eĉ ne havas konvenan lokon por duŝi sin: « La situacio estas tute terura, substrekas Ernő Simon. Estas abomeninde vidi, ke familioj kun junaj infanoj, eĉ kelkafoje kelktagaĝaj beboj vivas dum semajnoj sub tiuj tendoj, kiuj eĉ ne estas veraj tendoj! Ili nur estas ŝirmiloj, fabrikitaj per kovriloj, disŝiritaj pluvvestoj kaj nilonpecoj. »

Tiuj homoj revas pri eniro en la transita areo. Ĉar post atingo de Hungario, kiu apartenas al Eŭropa Unio, ilia azilpeto estas ekzamenataj de Budapeŝto.

Sed Victor Orban, hungara Ĉefministro ne deziras rifuĝintojn sur sia teritorio. Pro tio, antaŭ jaro, li ordonis starigon de pikdrataj bariloj laŭlonge de la serba kaj kroata landlimoj kun Hungario. Li organizas referendumon venontan 2an de oktobro por legitimi sian rifuzon akcepti rifuĝintojn kadre de la eŭropa dispartiga plano, alprenita en decembro 2015.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }