21/08/2016
Ĵaŭdon, la filipinaj aŭtoritatoj konigis sian volon helpi milojn el siaj samlandanoj blokataj en Sauda Arabio, senigitaj de iliaj salajroj, kaj sen ebleco akiri permeson pri eliro de la teritorio.
Ĉirkaŭ 11 000 Filipinanoj, plejparte laborantaj en la konstrusektoro estas blokataj en Sauda Arabio, kelkaj inter ili ne ricevis salajron dum monatoj, kaj ne eĉ povas aĉeti manĝaĵon.
« Iliaj salajroj ne estis pagitaj, por kelkaj de antaŭ ok monatoj », deklaris la aferŝarĝito de la ambasadejo de Filipinoj en Riado, Iric Arribas, elvokante « humanitaran krizon ».
Tiuj laboristoj ne povas rehejmeniĝi. Ilia elirpermeso, kiu krome estas pagenda, estas necesa por tion fari. Plie, multaj inter ili ne eĉ posedas regulan restadpermesilon, kies renovigo estas ankaŭ pagenda.
Por alfronti tiun krizon, la Sauda aŭtoritatoj anoncis, komence de aŭgusto, sian volon ne submetiĝi ilin al monpuno post findato de la restadpermesilo, provizi nutraĵan helpon kaj pagi la prezon de la aviadilbileto al la filipinaj laboristoj, kiuj deziras rehejmeniĝi. Sed neniu el tiuj aranĝoj estis aplikataj ĝis nun.
Provante trovi solvon al tiu situacio, la filipina Ŝtatsekretario pri la Laboro, Silvestre Bello, renkontis, merkredon en Riado, sian Saudan samrangulon, Mufarraj Al-Haqbani.
La ĵurnalo Saudi Gazette menciis, ĵaudon alian renkontiĝon inter Pakistana ministro kaj S° Haqbani pri almenaŭ 8 000 Pakistanaj laboristoj ankaŭ blokataj en Sauda Arabio pro similaj kaŭzoj.