27/08/2016
La Indianoj de Standing Rock, en Norda Dakoto (Usono), pretas al batalo por protekti sian rezervejon. Ili luktas kontraŭ la konstruado de naftokondukilo de 3,8 miliardoj da dolaroj, kiu trapasas ilian teritorion. « Tio alportos malutilon al mia popolo, sed ankaŭ poluados la akvon de la rivero Misuro, kiu estas unu el la plej puraj kaj sekuraj en Usono », eksplikas la prezidento de tiu siua rezervejo, David Archambault II, citita de The Huffington Post (en la angla).
Krome, la kondukilo trapasas sakralajn lokojn por la Indianoj.
La kontestado kreskas de kelkaj tagoj, kaj kolektis centojn da manifestaciantoj. La loĝantoj de tiu rezervejo postulas de la aŭtoritatoj, ke ili haltigu la konstruadon de tiu kondukilo. Tiu ĉi planas alkonduki po 500 000 barelojn tage de Norda Dakoto ĝis Ilionojso.