Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 août 2016 4 04 /08 /août /2016 08:10
Naura Respubliko : Internacia Amnestio kaj Human Rights Watch akuzas la aŭstralian strategion

04/08/2016

Merkredon en raporto, "Internacia Amnestio" kaj "Human Rights Watch" akuzas : « Aŭstralio memdecide elektis ignori la ekscesojn plenumitajn kontraŭ la rifuĝintoj sur la insulo Nauro, por malinstigi la azilpetantojn atingi ĝian teritorion ». Aŭstralion kutime akuzas organizaĵoj pri defendo de homaj rajtoj, pro ĝia drasta politiko kontraŭ la azilpetantoj.

La aŭstralia mararmeo forpuŝas sisteme la boatojn de kaŝmigrantoj. Tiuj, kiuj sukcesas atingi ĝiajn marbordojn estas senditaj en marvastaj kampejoj, en Manuso, Papuo-Nov-Gvineo, en Nauro, malgrandega insulo en Pacifiko, aŭ sur Kristnaskinsulo en Hinda oceano, dum la tempo esplori ilian azilpeton. Eĉ se ilia azilpeto estas juĝita kiel legitima, Kanbero ne permesas al ili instaliĝi en Aŭstralio.

Anna Neistat, esploristino ĉe "Amnestio", kaj Michael Bochenek, el "Human Rights Watch", iris al Nauro en julio en la celo intervjui sekrete pli ol 84 rifuĝintojn, kiuj estas relegaciitaj tie, fare de Aŭstralio. « La fakto, ke la aŭstralia registaro ignoras la gravajn ekscesojn plenumitajn, ŝajne estas memdecida politiko, en la celo malinstigi aliajn azilpetantojn atingi Aŭstralion » mencias la raporto.

Politiko « ekstreme kruela »

« La politiko koncerne azilpetantojn, kiuj alvenas per ŝipo, estas ekstreme kruela » deklaras S-ino Neistat. « Maloftaj estas la landoj, kiuj tiamaniere kaj memdecide suferigas homojn, dezirantajn akiri sekurecon kaj liberecon. »

kuracistoj, advokatoj kaj multaj organizaĵoj pri defendo de Homaj rajtoj multfoje denuncis pasintece tiun sistemon de forkonduko, kaj la vivkondiĉojn en tiuj teritorioj, sen eksteraj rigardoj.

Multaj raportoj estis publikigitaj, pri fizikaj kaj psikologiaj perfortoj en tiuj kampejoj, kaj pri la gravaj mensaj problemoj de la rifuĝintoj, kiuj vivas tie sen tempolimo, kaj sen espero pri eliro. « Alpremi la rifuĝintojn, plenkreskulojn kaj eĉ infanojn, ĝis kolapso ŝajnas esti unu el la celoj de Aŭstralio en Nauro », opinias S° Bochenek.

La aŭstralia registaro forpuŝis unubloke la akuzojn de ambaŭ organizaĵoj. Laŭ la oficialaj ciferoj de la 30a de junio, 442 azilpetantoj estis detenitaj en Nauro, kaj 854 sur la insulo Manuso. Aŭstralio asertas, ke ĝia politiko ekstreme drasta kontraŭ la migrantoj, ebligas malinstigi la rifuĝintojn, entrepreni danĝeran ŝipiradon al la aŭstraliaj marbordoj.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }