11/08/2016
La Monda Socia Forumo daŭrigas siajn aktivaĵojn en Montrealo por la tria sinsekva tago ĉi-ĵaŭdon 11an de aŭgusto 2016. La partoprenantoj, ĉefe Eŭropanoj kaj Nord-amerikanoj, debatas pri alia ebla estonteco, pri socio malpli malegaleca ol la nuna kapitalisma sistemo. Merkredon, pluraj debatoj kaj konferencoj temis pri la fiskaj paradizoj, aŭ la aliancoj starigitaj inter la ministoj el Sudo kaj NROj el Nordo.
La ministoj el Honduro, Gvatemalo kaj Nikaragvo alfrontas saman realecon : ili laboras en tre malstabilaj kondiĉoj por grandaj kanadaj entreprenoj pri erco, kiuj ne prizorgas naturon aŭ homajn rajtojn.
De kelkaj jaroj, sindikatoj kaj NROj de Kebekio provas helpi la loĝantaron de Centra Ameriko. La sindikatanoj de la "Konfederacio de la Naciaj Sindikatoj" (KNS) helpas ilin por favori ilian konciiĝon pri siaj rajtoj.
« Ni financis formadon pri la sindikataj rajtoj, pri la specifa Laborkodo en ĉiuj landoj, kaj ni donacas monon por agadi surloke, starigi depostulojn, kaj intertraktadi por akirado de taŭgaj kolektivaj konvencioj », eksplikas Jean Lacharité, unu el la vic-prezidanto de tiu organizaĵo.
Alternativoj, kebekia NRO, faciligas aliron al juraj resursoj por la aktivuloj persekutitaj fare de la kanadaj multnaciaj entreprenoj en Honduro.
Ĝi ankaŭ helpas la sindikatanojn de Nikarakvo, kiuj laboras pri propono de leĝaro, celante protektadon de la laboristoj en la minsektoro. Tio estas maniero starigi solidarajn rilatojn ambaŭflanke de la kontinento.