Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 août 2016 4 25 /08 /août /2016 14:59
"NE AL SKLAVISMO" - Manifestacio kontraŭ sklavismo kaj diskriminacio en Nuakŝoto, la 29an de aprilo 2015. © AFP PHOTO / STRINGER
"NE AL SKLAVISMO" - Manifestacio kontraŭ sklavismo kaj diskriminacio en Nuakŝoto, la 29an de aprilo 2015. © AFP PHOTO / STRINGER

25/08/2016

Post la proceso meze de aŭgusto, de 13 aktivuloj de la kontraŭ-sklavisma NRO « Iniciato por reapero de la abolicia movado » (IRA) akuzataj interalie pri « uzado de perforto », la kondamnoj multobliĝas en la mondo. La 13 aktivuloj estis arestitaj inter fine de junio kaj komence de julio pro ilia laŭdire partopreno en perforta manifestacio, dum la trudita deloko, fare de la aŭtoritatoj, de ladurbo en Nuakŝoto, Ksar, la 29an de junio. Arestitaj kaj torturitaj, ili estis tuj kondamnitaj al 3 ĝis 15 jaroj da malliberejo.

"Internacia Amnestio" estas tute klara : inter tiuj 13 kontraŭ-sklavismaj aktivuloj, neniu el ili partoprenis la manifestacion de la 29a de junio. Laŭ la NRO, Nuakŝoto sendas maltrankviligan mesaĝon : Maŭritanio ne ŝanĝos sian elekton pri restrikto de esprima kaj asocia libereco.

La okcident-afrika reto de Defendantoj de la homaj rajtoj denuncas, siaflanke, « kruelan traktadon ». La aktivuloj, ĉe la prokuroro, denuncis, kun multaj detaloj, tiujn malbonajn traktadojn. La defendantoj plendis antaŭ tribunalo. La observantoj tute ne dubas: la proceduro ne estis justa kaj la celo ja estas detruadi la estraron de la kontraŭ-sklavisma organizaĵo.

Eŭropa Unio deklaris sian zorgon koncerne kredindajn asertojn pri gravaj malobservoj de la jura proceduro. Usono konsterniĝas pro precizaj akuzoj, menciantaj ke kelkaj el tiuj personoj estis « viktimoj de ekscesoj, kaj torturitaj dum ilia detenado ».

Memorige, Maŭritanio ratifis, en 2012, la "Internacian konvencion de lukto kontraŭ torturo", kaj eĉ alprenis « nacian mekanismon pri malpermeso de la torturo ».

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }