
20/08/2016
Muftio de Norda Kaŭkazio asertis sian aprobon pri klitorektomio en Rusio. Ismail Berdiev opiniis, ĉi-merkredon, ke klitorektomio de islamaninoj ne malhelpas ilin naski, sed ebligas eviti diboĉon. Li poste bedaŭris siajn dirojn.
Neatendita subteno venis de kontestata ortodoksa pastro. En Fejsbuko, li deklaris sian subtenon al la muftio. Precizigante, ke la ortodoksaj virinoj, kiuj nature ne estas malmoralaj, ne bezonas submetiĝi al ekscizo.
Diroj, kiuj okazigis skandalon, dum loka asocio, la NRO «Iniciato de la rusia justico» demonstris, ke ekscizo estas ofta praktiko en Dagestano, Respubliko de rusia Kaŭkazio.
Eĉ se ne eblas akiri precizajn nombrojn, dekoj da miloj da virinoj ŝajne suferis tiajn generajn kripligojn, de post la 1970aj jaroj. Tiu praktiko estas kutime efektivigita sur knabinetoj malpli ol 3-jaraĝaj.