29/08/2016
En Italio, okazas nun malembaraso en la vilaĝoj frapitaj de la tertremo. La bilanco, kiu estas de 290 mortintoj riskas kreski denove, ĉar la sukuristoj ŝajne lokalizis aliajn korpojn en la ruinaĵoj de la vilaĝo Amatrice. La papo Francisko anoncis sian volon iri kiel eble plej frue en la areojn frapitajn de la tertremo. Kaj en la sociaj retoj, polemiko kreskas.
Karikaturo cirkulas en la sociaj retoj : Dio malsupreniras el la ĉielo kaj diras: « Helpu la viktimojn de la tertremo ». Iu demandas: « Kion li diris? » Lia najbaro respondas: « Li diris, ke ni haltigu helpi la rifuĝintojn. » Karikaturo sufiĉe tipa de tiu polemiko.
En la reto, legeblas ekzemple : « Kiel eblas, ke la registaro aŭdacu instali niajn italajn civitanojn sub tendoj, dum ni gastadas en komfortaj kvarstelaj hoteloj, milojn da kontraŭleĝaj migrantoj ».
Rifuĝintoj donacas monon al la viktimoj de la tertremo
Fronte al tiu kreskanta polemiko, loĝantino de Amatrice reagis en Fejsbuko per publikigo dividita pli ol 40 000 fojojn: « Kiam oni spertas tian dramon, la solidareco evidentiĝas, kaj tiu, kiu fuĝas la militon fariĝas similulo ». Ŝi aldonas, ke grupo de azilpetantoj en Amatrice apartenas de longe al la komunumo, kaj « pasintan nokton, ankaŭ ili ekfosis por savi viktimojn sub la ruinaĵoj. Ankaŭ ili kelkafoje estis viktimoj ».
Tiu loĝantino de Amatrice ĉesigis la polemikon. Nun, solidarecaj historioj cirkulas en la reto: trideko da rifuĝintoj kunigis kun skipoj da sukuristoj por helpi la tuŝitajn areojn. Kelkaj migrantoj kolektis la 2,50 eŭrojn, kiujn ili ricevas ĉiutage de la Ŝtato, kaj donacis ilin al la viktimoj de la tertremo.