Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 août 2016 2 02 /08 /août /2016 16:34
Fatma Ali, montras la fonton de sia ĝardeno, el kio akvo ne defluas, en la vilaĝo Salfit (Norde de Cisjordanio), la 23an de junio 2016. afp.com/JAAFAR ASHTIYEH
Fatma Ali, montras la fonton de sia ĝardeno, el kio akvo ne defluas, en la vilaĝo Salfit (Norde de Cisjordanio), la 23an de junio 2016. afp.com/JAAFAR ASHTIYEH

02/08/2016

Dum la temperaturoj en Proksima Oriento atingas nun 35 gradojn, la palestinaj terkultivistoj maltrankviliĝas pro la sekeco, kaj akuzas Israelon.

En la palestinaj teritorioj, parto el la rikoltoj riskas malaperi, ĉar la terkultivistoj mankas je akvo en tiu ĉi sezono. Ili akuzas Israelon, kiu kontrolas la mastrumadon de akvo, sed la hebrea Ŝtato dementas kaj denuncas la kadukecon de la palestina tubaro.

Hajj Ameen kultivas tomatojn, kukumojn, fazeolojn kaj kukurbetojn proksime de Eamallah, norde de Jerusalemo. Tiu palestina farmisto posedas ankaŭ 150 bestojn, kaprinojn kaj ŝafoj. Sed ĉi-sezone, akvo mankas.

« Restas al mi nur ĉirkaŭ 20 tagoj da akvo-rezervo, sed se mi volas aĉeti tri kubajn metrojn, nur por la bestoj, tio kostas ĉirkaŭ 10 eŭrojn, al kio mi devas aldoni benzinon por mia traktoro, kaj tempon por transporto de la akvo. Do, tio ege kostas al mi. »

La Israelanoj konsumas la subteran akvon de la palestinaj teritorioj

Hodiaŭ israelano konsumas averaĝe kvaroble pli da akvo ol Palestinano, dum la subtera akvo troviĝas plimulte en la palestinaj teritorioj. Hassan Nofel, la ĝenerala direktoro pri akvo en la palestina ministrejo de Agrikulturo, mencias ke la mendo venas precipe de la terkultivistoj el okcidento kaj nordo de la Cisjordanio.

« Ni estas en periodo de irigacio por la kulturoj, fruktarboj kaj legomoj. Do, kien ajn vi iros por meti la demandon, plejparte el la palestinaj farmistoj asertos, ke ili mankas je akvo

Gravaj perdoj de akvo kaŭzitaj de la tubaro

Israelo akuzas la Palestinanojn, ke ili malŝparas la akvon. Laŭ freŝaj studaĵoj, la perdo de akvo kaŭzitaj de la tubaro originas je preskaŭ 40% el palestina flanko. Gravaj klopodoj estas faritaj pri tio, asertas Said Degher, palestina agronomo, kiu laboras pri akvo-demando.

« Manko de akvo ne ekzistas. Temas fakte pri nejusta disdivido, ĉar la Palestinanoj ricevas malgrandegan kvanton el la akvo situanta sur sia teritorio. La tuta akvo estas kontrolata de la israela okupacianto. Kiam Israelo akuzas la Palestinanojn pri malbona administrado de akvo, mi demandas min kiel eblas malŝpari tion, kion oni ne posedas ? »

Plejparte el la observantoj opinias, ke politika solvo de la konflikto israela-palestina ne estos trovita tiel longe, kiel la akvo-demando ne estos solvita.

Mapo de la resursoj en akvo de Israelo/Palestino, kaj de ties uzado laŭ la rivero Jordano. El la Akademia palestina societo por studado de internaciaj aferoj.
Mapo de la resursoj en akvo de Israelo/Palestino, kaj de ties uzado laŭ la rivero Jordano. El la Akademia palestina societo por studado de internaciaj aferoj.
neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }