14/08/2016
La maldekstra israela NRO « Pacon nun » denuncas projekton celantan akapari terojn en Cisjordanio, por atribui ilin al la loĝantoj de « kontraŭ-leĝa » kolonio, ne agnoskita de la Hebrea Ŝtato.
En Israelo, la kontraŭ-kolonia organizaĵo « Pacon nun » malkaŝas projekton pri kaptado de palestinaj teroj norde de Cisjordanio.
Laŭ la maldekstra organizaĵo, la terenoj akaparitaj, estos utiligitaj al reloĝado de 200 israelaj kolonianoj instalitaj en la kolonio Amona.
Enmetaĵo en la araba lingvo estis publikigita ĉi-semajne en la palestina gazetaro, redaktita de la israela organismo, taskita pri la okupata Cisjordanio. La teksto kaj la mapo, kiu akompanas ĝin, mencias kelkajn terenojn kaj petas de tiuj, kiuj sin deklaras proprietuloj, ke ili manifestiĝu dum la tridek venontaj tagoj.
« Kontraŭleĝa » kolonio
Ĉiuj israelaj kolonioj estas kontraŭleĝaj laŭ la internacia juro, sed "Amona" estas « sovaĝa » kolonio. Ĝi neniam estis permesita de la hebrea Ŝtato. La israela Ĉefkortumo eĉ ordonis ties evakuadon fine de la pasinta jaro.
« Pacon nun » indignas pri tiu operaco. « La registaro ekŝtelas privatajn terojn kiel kompenso al grupeto de kolonianoj, kiuj mem ŝtelis palestinajn privatajn terojn », asertas la maldekstra organizaĵo.
Ĝis nun, la israela registaro faris neniun komenton. Sed la afero jam alvenis en Vaŝingtono, kie la Ŝtata departemento parolas pri « zorgodona kaj senprecedenca ago », se la projekto plenumiĝas ĝisfine.