Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 août 2016 6 13 /08 /août /2016 12:40
Samseksemaj aktivuloj portas afiŝtabulojn dum manifestacio, postulantaj justecon por la LGBT komunumo en Ĝakarta, Indonezio, la 21-an de majo 2011.
Samseksemaj aktivuloj portas afiŝtabulojn dum manifestacio, postulantaj justecon por la LGBT komunumo en Ĝakarta, Indonezio, la 21-an de majo 2011.

13/08/2016

Indonezio « ne havas lokon » por la samseksema komunumo, deklaris ĵaŭdon porparolanto de la prezidenteco, post kiam defendantoj de la homaj rajtoj denuncis senprecedencajn homofobiajn atakojn en la plej loĝata islama lando en la mondo.

Indonezio : « Neniu loko » por la samseksema komunumo

La komunumo lesba, geja, ambaŭseksema kaj transgenra (LGBT) suferis « tujan difektadon » de siaj rajtoj, post serio de parolatakoj de ministroj, radikalaj religiuloj kaj influaj islamaj organizaĵoj, substrekis la NRO "Human Rights Watch" (HRW) en nova raporto publikigita ĵaŭdon.

Altaj funkciuloj kaj indoneziaj institucioj efektivigis por la unua fojo, pli frue en la jaro, ripetitajn publikajn parolatakojn kontraŭ la geja komunumo en Sud-orienta Azio, aldonas la raporto, kiu interalie mencias alvokon petantan malpermeson por la samseksemuloj, eniri sur la universitatajn kampusojn.

Responde, respondeculoj de la indonezia Ŝtato indikis, ke la protektado de la rajtoj de la samseksema komunumo ne estas prioritato.

« La rajtoj de la civitanoj, kiel fekventi lernejojn aŭ akiri legitimilojn estas respektataj, sed neniu loko ekzistas en Indonezio por multiĝo de la LGBT-movado », deklaris porparolanto de la prezidenteco, Johan Budi.

Ministroj de la registaro figuras inter la altaj funkciuloj, kiuj antaŭnelonge, lanĉis parolatakojn celantajn la samsekseman komunumon.

La ministro pri supera instruado petis malpermeson de la LGBT-organizaĵoj sur la universitataj kampusoj, dum la ministro pri Defendado priskribis la sintenon de la samseksema komunumo kiel « ian modernan militon ».

La viglegaj kontraŭ-LGBTaj atakoj, kiuj kulminis pasintajn januaron kaj februaron, estigis intensigon de perfortoj kontraŭ la seksaj malplimultoj en Indonezio, laŭ la raporto HRW.

« La efiko de la kontraŭ-LGBTa retoriko flanke de la reprezentantoj de la registaro estas gravega por ni, kiel persono », indikis indonezia lesba aktivulino en la raporto HRW.

« Por tiuj, kiuj tiom klopodis, kaj multe riskis por esprimiĝi, tio estas grava antaŭenpaŝo », ŝi bedaŭris.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }