Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton !

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

31 août 2016 3 31 /08 /août /2016 13:48
En komuna deklaracio legita de ilia porparolanto kaj prezidanto de la AMDH, Chaikou Baldém, dek du NROj de Homaj rajtoj (ABLOGUI, AMDH, APDH, AVIPA, CANEG, CODDH, COFFIG – DCPD, COJEDEV, CONAG DCF kaj CPDH), alparolas la gvinean Ŝtaton.
En komuna deklaracio legita de ilia porparolanto kaj prezidanto de la AMDH, Chaikou Baldém, dek du NROj de Homaj rajtoj (ABLOGUI, AMDH, APDH, AVIPA, CANEG, CODDH, COFFIG – DCPD, COJEDEV, CONAG DCF kaj CPDH), alparolas la gvinean Ŝtaton.

31/08/2016

La kolektivo de NROj pri defendo de la homaj rajtoj, volas memorigi kelkajn faktojn, kiuj pravigas sian maltrankvilecon, koncerne la arestadon de grupo de dek du junuloj, inter kiuj virino, patrino de tri gefiloj, malliberigitaj de post julio en la prizono de Konakrio, sub la ordono de la urbestro de Matoto.

« Pro tio, grupigata ene de la organizaĵo nomita "Movado por Defendo de la Rajtoj de la Junularo" (MDRJ), tiuj junuloj, kies plejparte estas senlaboraj diplomitoj, deziris manifestacii por atentigi la gvineajn aŭtoritatojn pri la aĉaj vivkondiĉoj, kiuj instigas iliajn amikojn morti en Mediteraneo por atingi Eŭropon, protesti kontraŭ la politika manipulado, kies viktimoj estas la junuloj, kaj ankaŭ, kaj tio konforme al la artikoloj 19 kaj 20 de la Konstitucio, kontraŭ la ekspluatado kaj forlaso de la junularo, kaj postuli kreadon de medio favora al la laboro », asertas la deklaracio.

Chaikou Baldé, prezidanto de la AMDH ankaŭ notis, ke fronte al tiu situacio, tiuj NROj pri defendo de la homaj rajtoj, kiuj ege ŝatas la publikajn liberecojn, kaj subskribis tiun deklaracion, vigle bedaŭras la decidon de la kumunumaj aŭtoritatoj de Matoto, kiu malpermesas la pacajn manifestaciojn de la civitanoj. Ili bedaŭras ankaŭ la decidon de la prokuroro de la Tribunalo de Mafanco, kiu akuzas la junulojn de la "Movado por Defendo de la rajtoj de la Junularo", spite la fakton, ke la manifestacio estis permesita. « Ni petas senprokrastan kaj senrestriktan liberigon de tiuj junuloj maliberigitaj de post la pasinta 21a de julio en la prizono de Coronthie, , sub la kontraŭ-konstitucia ordono de la urbestro de Matoto », emfazis la dek du substrikantoj en sia deklaracio.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }